Mezzovico-Vira

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mezzovico (stacidomo).

Mezzovico-Vira estas komunumo de la komunumaro Taverne kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1254 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Mezzovico-Vira
Blazono de Mezzovico-Vira
Blazono de Mezzovico-Vira
Blazono de Mezzovico-Vira
Mezzovico-Vira
Mezzovico-Vira
Mezzovico-Vira
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Taverne
Koordinatoj  46° 5′ 49″ N 8° 55′ 5″ O / 46.09694 °N, 8.91806 °O / 46.09694; 8.91806 (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ 49″ N 8° 55′ 5″ O / 46.09694 °N, 8.91806 °O / 46.09694; 8.91806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1254
Areo 10,21 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 6805
Komunumkodo 5199
Mapo de Mezzovico-Vira
Mapo de Mezzovico-Vira
Mapo de Mezzovico-Vira

Geografio redakti

Mezzovico-Vira situas ĉe la bordo de la rivero Vedeggio sude de la montopasejo Monte Ceneri, proksimume 15 kilometrojn norde de la urbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Mezzovico kaj Vira. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,21 km², de kiuj 66,4% estas kovritaj de arbaro, 11,1% servas por agrikulturo kaj 10,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mezzovico-Vira limas en nordo, sudo kaj okcidento al Monteceneri, kaj en oriento al Capriasca.

Trafiko redakti

Tra Mezzovico-Vira pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu de Belinzono kondukas trans la montopasejo Monte Ceneri al Lugano kaj la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas 3 kilometrojn norde de la komunumo en Rivera. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lugano al Belinzono.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mezzovico-Vira datiĝas el la jaro 1335 Medio Vico kaj Vira. Apud la preĝejo San Abondino en la jaro 1990 estis malkovrita tombejo el la romia epoko. Dum mezepoko Mezzovico-Vira apartenis al la valkomunumo Carvina. Mezzovico kaj Vira jam tradicie ek de mezepoko formis komunumon. Post konstruo de aparta preĝejo en Vira en la jaro 1838 el la komuna paroĥo tamen fariĝis du apartaj paroĥoj. La 25-an de novembro 2007 la civitanoj de Mezzovico-Vira voĉdonis nee al kuniĝo kun 6 najbaraj komunumoj al nova komunumo Monteceneri, kial la komunumo konservis sian sendependecon kaj nun estas preskaŭ enklavo en la nova komunumo, kiu de tri flankoj ĉirkaŭas ĝin.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti