Miĥailo Dmitrieviĉ Lvov (ruse Михаил Дмитриевич Львов; 1848-1899) estis rusa kemiisto, asista profesoro kaj direktoro de la kemia laboratorio en la Universitato de Sankt-Peterburgo, kie li esploris plurajn kemiaĵojn, kaj profesoro pri neorganika kemio Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo kaj Teknologia Instituto de Petrogrado (1896). Li estis proksima amiko kaj asistanto de Aleksandro Butlerov (1828-1886.

Miĥail Lvov
(1848-1899)
Persona informo
Naskiĝo 15-a de novembro 1848
en Saratovo,  Rusio
Morto 31-a de marto 1899
en Saratovo,  Rusio
Tombo Smolenskoye Orthodox Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Ŝtata Instituto pri Teknologio de Sankt-Peterburgo
Universitato de Kazano
Universitato de Sankt-Peterburgo
Virina Pedagogia Instituto de Sankt-Peterburgo
Profesio
Okupo kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ŝtata Instituto pri Teknologio de Sankt-Peterburgo

Li diplomiĝis en 1871, en la Universitato de Sankt-Peterburgo kaj liaj sekvaj aktivaĵoj estas ligitaj al la universitato. Lvov estis la unua sintezanto de la neopentano[1], krom kompari la proprecojn de ĉiuj tri pentanaj isomeroj. Li ankaŭ esploris klorigadon, oksidadon, polimerigadon kaj aliajn reakciojn envolvantajn nesaturitajn organikajn kombinaĵojn. En 1883, li malkovris ke la klorigado de la etilenaj hidrokarbonidoj[2] estigas nesaturitajn alilajn kloridojn kaj detale studis ĉi-reakcion. L reakcio nuntempe estas uzata en la sintezo de la glicerino.

Selektita verkaro redakti

  • «К вопросу об изомерии кротоновых кислот» («Журнал Русскоги химического общества», 1870, Pri la demando de la izomerismo en la karboksilatacidoj)
  • «О предельных углеводородах с пятью паями угля в составе» (Pri la saturitaj hidrokarbonidoj kun kvin unoj da karbono en la kombinaĵo, 1870)
  • «Данные о фотосинтезе, свойствах и некоторых превращениях полимерного бромистого винила» (Datumoj pri fotosintezo, kaj kelkaj proprecoj de la polimero kaj la transformadoj de metila-vinilo, 4-a de majo 1879 kaj 1-a de majo 1880)
  • «Заметки о новом бромистом амиле» (Rimarkoj pri la amila bromido[3], 1880)
  • «Об общих схемах реакций двойных разложений и изомерных превращений» (Pri la skizo de ĝenerala reakcio de binaraj ekspansioj kaj izomerismaj transformadoj, 3-a de majo 1884)
  • «Гипотеза процесса окисления органических веществ в водных растворах» (La hipotezo pri la oksidado de organikaj kombinaĵoj en akva solvaĵo, 4-a de majo 1889).

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti