Michael Collins (politikisto)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la irlanda politikisto Michael Collins. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Michael Collins.

Michael COLLINS [MAJ-kal KOL-inz] (irlanda nomo: Micheál Eoin Ó Coileáin [MI-hal ON o ki-LAN]; 16-a de oktobro 189022-a de aŭgusto 1922) estis irlanda naciisto. Li estis ĉefo de Sinn Féin, fondinto kaj direktoro de spionado en la Irlanda Respublika Armeo (1919), ministro por financo en la provizora registaro de la Irlanda Liberŝtato (1922) post la Irlanda Milito de Sendependeco, komandanto de la liberŝtataj soldataroj dum la enlanda milito, kaj ĉefo de la ŝtato por la dek tagoj antaŭ lia mortigo, fare de irlandanoj oponataj al la terminoj de la traktato partiga kun Britio.

Michael Collins
Persona informo
Mícheál Seán Ó Coileáin
Michael John Collins
Naskiĝo 16-an de oktobro 1890 (1890-10-16)
en Clonakilty
Morto 22-an de aŭgusto 1922 (1922-08-22) (31-jaraĝa)
en Bandon
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Glasnevin Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Respubliko Irlando (1919–1922) vd
Alma mater King's College • The Dickson Poon School of Law vd
Partio Sinn Féin vd
Subskribo Michael Collins (politikisto)
Familio
Amkunulo Kitty Kiernan vd
Profesio
Okupo politikistooficiroŝtatreprezentanto vd
Aktiva en Dublino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Clonakilty, Graflando Cork, Collins fariĝis aktiva membro de la Irlanda Respublika Frataro, kaj en 1916 partoprenis dum la Paska Ribelo. En 1918 oni elektis lin esti Ŝinfejna membro en la Dáil (la suba ĉambro de la irlanda parlamento), kaj li fariĝis ministro en la irlanda provizora registaro. En 1921 li kaj Arthur Griffith estis ĉefe respondecaj por la traktato, kiu establis la Irlandan Liberŝtaton.

Dum la sekva civila milito, Collins prenis kontrolon kaj ene de kelkaj semajnoj li frakasis la opozicion en Dublino kaj la grandaj urboj. Kiam Griffith mortis je la 12-a de aŭgusto 1922 Collins fariĝis ĉefo de la ŝtato kaj la armeo, sed je la 22-a de aŭgusto li estis embuskita de kun irlandanoj ĉe Béal na mBláth, Cork, kaj li mortis pro glitresaltinta kuglo al la kapo.

Eksteraj ligiloj redakti