Wilhelm Velten

germana esperantisto kaj instruisto
(Alidirektita el Michael Velten)

Wilhelm Velten (naskiĝis la 18-an de januaro 1841 en Elberfeld, mortis la 19-an de julio 1928 en Dresden-Laubegast) estis germana esperantisto kaj rektoro de mezlernejo en Essen. Li esperantististiĝis antaŭ la kvara Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno kaj vigle laboris. Interalie li aŭtoris la librojn „Elementa lernolibro de Esperanto“; „Kompleta gramatiko“; „Tabelvortoj de Zamenhof“; „Leksikono de germanaj parolturnoj“ kaj en 1911 publikigis tradukojn de verkoj de Molière (La malsanulo pro imago).

Wilhelm Velten
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1841 (1841-01-18)
en Elberfeld
Morto 19-an de julio 1928 (1928-07-19) (87-jara)
en Dresdeno
Lingvoj Esperantogermana lingvofranca lingvo
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Information icon.svg
vdr

Velten estis membro de la Lingva Komitato kaj komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe la Saksa Esperanto-Instituto en Dresdeno.

La Enciklopedio de Esperanto menciis lin per biografia ĉapitro, sed pro tajperaro misnomis lin "Michael Velten", kio estas simple malĝusta persona nomo.

Verkaĵoj germanlingvaj (elekto)Redakti

  • 1908: Lexikon deutscher Redensarten. Dresden 1908.
  • 1908: Dr. Zamenhof’s Tabelle der Formwörter (525 Mustersätze in Esperanto und Deutsch). Dresden: F. Emil Boden, 1908. 2a eld. 1913.
  • 1910: Ausführliche Grammatik der Esperanto-Sprache.
  • 1912: Elementar-Lehrbuch der Esperanto-Sprache. 3a eld. 1922.

Eksteraj ligilojRedakti