Michel van Esbroeck

belga historiisto

Michel van Esbroeck (naskiĝis la 17-an de junio 1934 en Malines, mortis la 21-an de novembro 2003 en Louvain-la-Neuve) – belga sciencisto kaj jezuito, orientalisto pri kristanismo kaj Bizanca Imperio. Krom franca orientalisto François Nau kaj germana orientalisto Anton Baumstark, unu el la la plej fekundaj esploristoj de la 20-a jarcento. En 1953 eniris jesuitan ordenon, ordiniĝis en 1970.

Michel van Esbroeck
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1934 (1934-06-17)
en Meĥleno
Morto 21-an de novembro 2003 (2003-11-21) (69-jaraĝa)
en Ottignies-Louvain-la-Neuve
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo historiistoorientalisto • armenologo • katolika sacerdoto • universitata instruisto
vdr

Scienca agado redakti

De 1962 laboris en Brusela centro pri hagiografiaj esploroj en Museum Bollandianum, samtempe studante armenan, kartvelan, koptan kaj geezan lingvon en Katolika universitato de Loveno kaj en Bejruta Universitato. En 1975 sub gvido de Gérard Garitte defendis doktorigan tezon "Malnovaj kartvelaj liturgiaj predikoj" (Les plus anciens homéliaires géorgiens. Étude descriptive et historique). Li laboris surbaze de fontoj en multaj landoj, kiel en estinta Sovetunio. Lekciis en Romo kaj Parizo. En la jaroj 1987—1999 gvidis katedron pri orient-kristana filologio en Munkena Universitato.