Miguel Maria Giambelli

Miguel Maria Giambelli ([miguel maria ĝambelli] ; naskiĝis la 23-an de marto 1920 en Flero, mortis la 26-an de decembro 2010 en Bragança do Pará; vera nomo Michele Giambelli) estis itala episkopo

Miguel Maria Giambelli
MS-ro Giambelli, en Lodi, 1990
MS-ro Giambelli, en Lodi, 1990
MS-ro Giambelli, en Lodi, 1990
Persona informo
PlumnomoMiguel Maria Giambelli
Vera nomoMichele Giambelli
Dato de naskiĝo23-a de marto 1920
NaskiĝlokoFlero
Dato de morto26-a de decembro 2010
MortolokoBragança do Pará
Aĝo je morto90
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis barnabita pastro, kaj emerita episkopo de Bragança do Pará (Brazilo) ekde la 10-a de aprilo 1996.

Biografio redakti

Miguel Maria Giambelli estis ordenita pastro en la Ordeno de Barnabitoj la 4-an de julio 1943.

La 21-an de aprilo 1980, Johano Paŭlo la 2-a nomis lin unua episkopo de la diocezo de Guamá, starigita en oktobro 1979 el tio kio ĝis tiam konsistigis la teritorian prelaturon de Guamá. Li estis konsekrita episkopo la 15-an de junio 1980 de MS-ro Carmine Rocco, tiam apostola nuncio en Brazilo. Kelkajn monatojn poste, en 1981, la diocezo ŝanĝis sian nomon por fariĝi la diocezo de Bragança do Pará.

Li emeritiĝis, atingite aĝ-limon, la 10-an de aprilo 1996. Tiam, fariĝinte emerita episkopo, li servis kiel kapel-pastro de Hospitalo Saint-Antoine-Marie Zaccaria.

Hospitaligita en la saman hospitalon la 19-an de novembro 2010, li mortis la 26-an de decembro 2010 post mallonga malsano. Li estis entombigita en la Katedralo de Bragança.

Internaj ligiloj redakti

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti