Mihály Varga (kanoniko)

Ne konfuzu kun Mihály Vargha!

Mihály VARGA [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Mihály estis hungara pastro, preposto, kanoniko. Liaj pseŭdonimoj estis: Zámolyi, Zámolyi Varga Mihály, Z. Varga Mihály.

Mihály Varga [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1834 en Sopron. Li mortis la 17-an de aprilo 1906 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Mihály Varga frekventis gimnaziojn en Kőszeg, Szombathely kaj Nagyszombat, poste li studis teologion en Vieno ekde 1853. Li pastriĝis en 1857, poste li komencis sian pastran karieron en Hédervár. Li servis en kirko de Zámoly ekde 1864, kie li atingis la postenon vicdekano en 1879. Li servis en Esztergom inter 1882 kaj 1888, poste en Nagyszombat unu jaron (jam kiel kanoniko), fine en Pozsony same li estis kanoniko. Li ofte kontribuis en gazetoj inter 18601889.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Tóbiás a jámbor családfő (1864)
  • Szájhősök (1879)
  • A házi nevelés példákban előadva. A testi ápolás (1879, 1882)
  • Lurdi emlény (1887) - preĝlibro
  • Az öldöklő angyal Csejtén (1897) - pri Erzsébet Báthory

Fontoj redakti