Mihálygerge
Bazaj informoj redakti
Mihálygerge (mihAjgerge) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Salgótarján. Mihály signifas: Mikaelo.
- Areo: 11 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1963/19.6343
- Loĝantaro: 680
- Poŝtkodo: 3184
- Telefonprefikso: 32
Situo redakti
Mihálygerge situas sub monto 396 m-ojn alta, laŭ rojo, laŭ la slovaka landlimo, laŭ traira flankovojo. Salgótarján kaj Szécsény troviĝas proksimume po 20 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis pri Mihálygerge el la 14-a jarcento. La kampoj apartenis al diversaj nobelaj familioj. Post Traktato de Trianon Mihálygerge trovis sin apud al la nova landlimo. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.