Miklós Nagy (literaturhistoriisto)
Miklós Nagy [miklOŝ nadj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Nagy Miklós estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
Miklós Nagy (literaturhistoriisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1924 en Szombathely |
Morto | 13-an de aprilo 2002 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Hungara reĝlando • Dua Hungara Respubliko • Hungara Popola Respubliko |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • lektoro |
Miklós Nagy[1] naskiĝis la 27-an de junio 1924 en Szombathely, li mortis la 13-an de aprilo 2002 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Miklós Nagy maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo en 1942, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947. Inter 1947-1949 li estis bibliotekisto en la Tutlanda Biblioteko Széchényi, poste li instruis en la universitato. Ekde 1962 li estis redaktoro de la kompleta kritika eldono de Mór Jókai. Li kandidatiĝis en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1984-1987 li estis docento de Scienca Universitato Lajos Kossuth, poste ĝis la emeritiĝo en 1994 katedrestro kaj profesoro.
Li edziĝis en 1952, post 2 jaroj filino naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1984-2001.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Szöveggyűjtemény a XIX. sz. második felének irodalmából (kunredaktoro, 1961)
- Jókai. A regényíró útja 1868-ig (monografio, 1968)
- Jókai Mór alkotásai és vallomásai tükrében (monografieto, 1975)
- Virrasztók (studoj, eseoj, 1987)
- Klió és más múzsák (1997)
- A magyar irodalom története 1849-től 1905-ig (kunredaktoro, 2005)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM66055 hungarlingva datenaro de muzeo