Mileta filozofia skolo

La Mileta filozofia skolo estis fondita en la 6-a jarcento a. K. kaj reprezentata precipe de tri filozofoj de la urbo Mileto, situanta sur la marbordo de Anatolio: nome Taleso Anaksimandro kaj Anaksimeno.

Krom la geometrio kaj astronomio, la pensuloj de tiu skolo alirigis novajn ideojn pri la kosmogonio (formiĝo de la universo), la fiziko kaj la biologio.

La filozofio de la "miletanoj" estis precipe engaĝiĝinta en la branĉo “fiziko”, kaj iliaj studoj pri la naturo proponas aliron metodologie novigan kiu estas nuntempe juĝata decida progreso en la filozofia pensado de Okcidento. Ili, fakte uzas ne plu nur mitojn (fabelojn en kiuj prostagonistiĝas la dioj), sed ankaŭ konceptojn pli raciajn- konkretajn (la kvar elementoj, la seko, malseko, varmo kaj malvarmo, ktp) por ekspliki la naturajn fenomenojn. Alkampiĝas do la unuaj “sciencaj” principoj, en Okcidento, en la esploro pri la naturo.

Iliajn elpensaĵojn pliprofundigos la antaŭsokrataj filozofoj de la ionia skolo kaj la tuta posta filozofio okcidenta.

Filozofio de la naturo redakti

Tiuj filozofoj serĉis kaj difinis, ĉiu laŭ sia vidpunkto, la principon (ἀρχή = arĥè), konstituanta la universon kaj fonton de la vivo. Taleso opcias por la akvo. Sed ĉar estas neeble ekspliki ĉion, startante el tiu elemento, (la fajro, ekzemple, tro kontraŭas al la akvo), Anaksimandro privilegias elementon neobserveblan per la okulo kaj nefinitan, la ’apeiron (ἀπείρων). Ĉar ĉiu el la kvar tradiciaj elementoj (akvo, aero, fajro kaj tero) oponas la aliajn tri, kaj, se ili sin detruas reciproke, neniu povas esti pensita kiel stabila fundo negenerita kaj nedetruebla. Tial necese estas postulata alia entaĵo el kiu ĉiu elemento devenas dum ĝi restas ilia fonto senfonta.

La karakterizo de nefiniteco de apeiron ekscitis kritikojn kiuj devigis Anaksimenon precizigi ĝian naturon ĝin pensante kiel materion pli konkretan kaj subtilan, nome la aero. Ĉi tiu elemento pro ĝia maldensigo kaj densigo povas ŝanĝiĝi al aliaj elementoj nome al la fajro, la vento, akvo kaj tero.

Kosmologio redakti

La malsamaĵoj inter la tri filozofoj ne limiĝas al la naturo de la materio. Ĉiu el ili alportas sian koncepton pri la universo. Taleso subtenas ke la tero flosas sur la akvo: li rimarkigis la movon de la steloj al kiuj li donas la nomon Planedoj. Anaksimandro lokigas la teron en la centron de la universo konstituita per cirkloj plenigitaj per fajro kun la Suno, la Luno kaj la aliaj astroj diference foraj unu de la aliaj. Laŭ Anaksimeno, la suno kaj la luno estas plataj diskoj moviĝantaj en la ĉiela volbo sur kiu estas fiksita la steloj.

Aristotelo, puŝite de tiuj hipotezoj, epitetis tiujn pensulojn “fiziologoj" ĉar esplorantoj de la (physis) (naturo).

Bibliografio redakti

  • Robert Lahaye, La philosophie ionienne. L'école de Milet, Éd. du Cèdre, Paris, 1966
  • Jean-Paul Dumont, « Les Milésiens », in Les Présocratiques, Paris, Gallimard, 1988, coll. « Bibliothèque de la Pléiade », pp. 1–50 et 1181-1198 (ISBN 2-07-011139-3)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti