Minoo

(Alidirektita el Minoso)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Minoo (urbo) kaj Minoa civilizo.

Minoo, laŭ la helena mitologio, estis reĝo de Kreto, filo de Zeŭso kaj Eŭropa, edzo de Pazifaa. Li akiris la potencon super Kreto per helpo de Pozidono, en Knoso aŭ Gortun (laŭ aliaj mitoj, li ricevis de Zeŭso sceptron).

Minoo
rolulo de helena mitologio
Verko La Dia komedio
Informoj
Sekso vira
Patro Zeŭso
Patrino Eŭropa
Gefratoj Radamanto • Sarpedon
Edzo/Edzino Pazifao • Dexithea • Crete
Kunulo Paria • Dexithea
Infanoj KatreoAriadno • Eurymedon • Nephalion • Deucalion of Crete • Androgeo • Glaucus • Acacallis • Xenodice • Euxantius • Krizeso • Philolaus • Asterius • Fedro • Astraea • Brylle • Hecale
vdr

Li disvastigis sian potencon al insuloj de la Egea Maro, sendis setliĝontojn, purigis la maron el la piratoj. Lia edzino estis Pazifaa, filino de la dio Helioso. Ili havis infanojn: Androgeo, Ariadna kaj Fedra. Ŝi naskis ankaŭ Minotaŭron.

Minoo sukcese militis kontraŭ Ateno kaj Megaro por venĝi murdon de sia filo Androgeo. En la mitoj kaj literaturo, Minoo postulis tirane fraŭlojn kaj fraŭlinojn kiel imposton, por nutri Minotaŭron. Minoon murdis en Sicilio filinojn de Kokalos, sicilia reĝo. Ili verŝis sur lin varmegan akvon dum banado. Postmorte li iĝis juĝanto en la Inferoj.

Kvankam la atena tradicio figuras lin malamike, aliaj rakontoj atestas pri tio, ke li estis grandpotenca, justa reganto. Laŭ multaj sciencistoj, Minoo estis titolo de sakrala reganto de la bronzepoka aŭ minoa Knoso.


Laŭ Palaifato[1] , la Minotaŭro estis duonfilo de Minoo kiu sia edzino Pazifao havis el unu homo ĉirkaŭ la reĝo nomiĝis Taŭro kiam Minoo suferis testikojn. Prokiso (Helene Πρόκρις)kuraciĝis lin kontraŭ la hundeto kaj la ĵetlanco kiu ŝi donis al Kefalo (Κέφαλος). Minoo decidis ne mortigi li ĉar, malgraŭ ĉio, li estis la frato de siaj filoj, sed li sendis en montoj kie paŝtistoj grandigis lin. Fine, Mino enfermiĝis lin kaj sendis iujn li kondamnigis aŭ siaj malamikoj kiel la atenano Tezeo, sin mortigi.

Notoj redakti