Pazifao

(Alidirektita el Pazifaa)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pazifao (luno).

Laŭ la greka mitologio, Pazifao (el la greka Πασιφάη, Tiu, kiu brilas por ĉiuj, unu el la epitetoj de la Luno) estis filino de Helio kaj la nimfo Kreto (aŭ la oceanidino Perseiso), do fratino de Kirko. Ŝi pasigis sian infanaĝon en la kortego de Kolĥido, ĉe la palaco de la Suno, kaj poste edziniĝis al Minoo, reĝo de Kreto.

Pazifao
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Helios
Patrino Perse
Gefratoj KirkoEetoPerseso • Perses
Edzo/Edzino Minoo
Kunulo Taurus
Infanoj KatreoAriadnoFedro • Acacallis • Xenodice • Androgeo • Deucalion of Crete • Glaucus • Minotaŭro • Astraea • Hecale
vdr
Dedalo montrante la artefaritan bovinon al Pazifao. Romia freskopentraĵo el la domo de la Vettii (Pompejo), 1-a jarcento.

Laŭ Paŭzanio[1], Diodoro Sicilia[2] kaj Apolodoro[3], Pazifao, kiel luna diino, estis la patrino, kun Minoo, de Ariadno, Fedro, Glaŭko kaj plia idaro. Kun la komerca dio Hermeso ŝi naskis Cidonon kaj kun Zeŭso, la libian Amonon, orakola heroo de la Oazo de Amono, poste samnivele kultita ol Zeŭso.

Kaj Apolodoro[4] kaj Plutarko[5] rakontas ke ŝi komence nomiĝis Dafno, kaj estis filino de rivera dio Peneo kaj sacerdotino de Geo. Obstine persekutita de Apolono, ŝi petis helpon al la diino de la Tero, kiu portis ŝin al Kreto, kie oni komencis adori ŝin kiel luna diino, Pazifao. Filino de dio, Pazifao estis senmortulino, kvankam Eneo asertis vidi ŝin en Hadeso.

Patrino de la Minotaŭro redakti

Laŭ Diodoro Sicilia[2], Paŭzanio[6], Vergilio[7] kaj Apolodoro[3], Pozidono, por venĝi ofendon de Minoo, faris ke Pazifao enamiĝis al la blanka taŭro kiu spruĉis el la maro kaj kiun Minoo ne volis buĉi, kiel promesite, dum ofero al la mara dio[8]. Ŝi konfesis sian bestan amon al Dedalo, fama metiisto kiu estis elpatrujita el Ateno kaj loĝis de tiam en la kreta kortego, kie li amuziĝadas la minoan familion manufakturante lignajn movantajn pupojn. Dedalo promesis helpi la reĝinon, kaj kreis lignan bovinon kovrita de vera bova felo, kun ena loko por ke Pazifao eniru kaj radetoj por ke ŝi kapablu movi ĝin. Tiel alivestite kaj post lerni de Dedalo kiel uzi la artefaritaĵon, Pazifao iris al la herbejo de Gortino, kie la taŭro de Pozidono paŝtiĝadis sub verdaj kverkoj. La besto tuj alproksimiĝis, kaj plenumis la kontraŭnaturan deziron de Pazifao. El tiu rilato naskiĝis post kelkaj monatoj la monstra Minotaŭro, kun homa korpo sed taŭra kapo.

 
Pazifao post naski la Minotaŭron, ceramikaĵo el 4-a jarcento a.K..

Aliaj verkistoj asertas ke Minoo, kiu ĉiujare oferis al Pozidono la plej belan taŭron el liaj staloj, tiel ŝatis la blankan taŭron ke tiu jaro buĉis la duan plej belan, kaj pro tio Pozidono ĉagreniĝis. Kroma versio rakontas ke la kolerigita dio estis Zeŭso, kaj alia, ke la puninto de Pazifao estis Afrodito, ĉar Pazifao neglektis dum kelkaj jaroj la kultadon al tiu diino. Plutarko[9] mencias ke Taŭro ne estis virbovo, sed generalo de Minoo tiel nomita, kiu ĉijare venkis la funebrajn ludojn honore al Androgeo kaj laŭ onidiroj iĝis amanto de la reĝino. Pro tio, laŭ tiu versio, Minoo helpis Tezeon mortigi Taŭron.

Post sia unuiĝo al Pazifao, la taŭro sovaĝe ruinigadis la tutan insulon, ĝis kiam Heraklo, plenumante siajn dekdu laborojn, prenis la beston kaj portis ĝin al enlanda Grekio, sed ne mortigis ĝin por ne ĉagreni Pozidonon. La taŭro daurigis sian katastrofan agadon tie, ĝis kiam Tezeo, laŭ ordono de sia patro kaj Medeo, mortigis lin post danĝera batalado.

La historio de Pazifao iĝis laŭ la klasika literaturo[10][11] simbolo de virinaj lascivo kaj malvirto. El tiu devenis proverbo enhavita en la Suido: ἐν παντὶ μύθῳ καὶ τὸ Δαιδάλου μύσος (en ĉiu mito kaŝiĝas la profanado de Dedalo), kiun la propra verko klarigas laŭ kristana vidpunkto: ĝi aludas la rolon de Dedalo kiam li helpis la «kontraŭnaturan lascivon» de Pazifao kun la taŭro de Pozidono. Do la kialon kaj kulpon de tiaj malvirtoj oni atribuis al Pazifao (personigo de virineco) kaj Dedalo (simbolo de homo influita de virinoj), kaj al la greka mitologio ĝenerale.[12]

Laŭ Palaifato[13], la Minotaŭro estis bone la filo de Pazifao sed ne de sia edzo Minoo sed prefere unu homo ĉirkaŭ Minoo kiu nomiĝis Taŭro. Ŝi amoris Taŭro kiam Minoo suferis testikojn. La reĝo preferas forsendis la infanon en montoj (kaj fine enfermiĝis kiam li iĝis adolta) ol mortigi lin ĉar, malgraŭ ĉio, estis la frato de siaj filoj.

La kreta labirinto redakti

 
Tezeo mortigas la Minotaŭron en la Knosa labirinto, dum Ariadno kaj Pazifao atendas, la unua esperplena kaj malgaje la dua. Pentraĵo de Maître des Cassoni Campana, 16-a jarcento.

Laŭ Ovidio[14] kaj Apolodoro[3], Minoo konsultis orakolon por scii kiamaniere li povus eviti skandalon kaj kaŝi la malvirton de sia edzino. La respondo konsilis ke li ordonu al Dedalo konstrui izoleĵon en Knoso por kasi tie la minotaŭron. Dedalo starigis tiel la labirinton de Knoso, kie Minoo malliberigis lin, venĝeme pro lia helpo al Pazifao. Tamen, la reĝino kaŝe liberigis lin el la konstruaĵo, dankante lian fidelecon. Post tio, Dedalo klopodis forfuĝi el la insulo kun sia filo Ikaro kaj elpensis artefaritajn flugilojn por tio kun katastrofa rezulto, kvankam dua versio rakontas ke ili ambaŭ sukcesis eskapi danke al la helpo de Pazifao, kiu disponigis ŝipon al ili.

La nefideloj de Minoo redakti

Laŭ Antonino Liberalo[15], la multnombraj nefideloj de la reĝo Minoo tiel ĉagrenis Pazifaon ke ŝi uzis siajn sorĉistajn sciojn por malbeni lin. De tiam, ĉiufoje ke Minoo seksadis kun aliaj virinoj, li ejakulis, anstataŭ spermon, serpentojn, skorpiojn kaj oniskojn, kiuj defektis la virinajn seksorganojn.

Sed la kreta reĝo ne rezignis pri sia lascivo, kaj por allogi Prokrison, li donis al ŝi la hundon Lepapson (kiu ĉiam sukcesis preni sian kaptaĵon) kaj magian neerarivan sagon, antaŭaj donacoj, ambaŭ, de Artemiso al Minoo. Prokriso akceptis, sed antaŭ kuŝi kun li, ŝi devigis Minoon trinki magian pocion pretitan de Kirko, por ke la serpentoj kaj skorpoj ne ataku ŝin. La trinkaĵo funkciis, sed Prokriso timis la venĝon de Pazifao (konata kiel sorĉistino) kaj forfuĝis el la insulo alivestite kiel knabo, kaj ne plu revenis.

La morto de Glaŭko redakti

Kiam infano, Glaŭko, filo de Pazifao kaj Minoo, malaperis dum ludado. Lia patrino sensukcese serĉadis lin, kaj despere konsultis la orakolejon de Delfo. Ĝi respondis ke la unua kiu trovis taŭgan komparon de ĵusa eksterordinara okazintaĵo en Kreto, sukcesos ankaŭ trovi la infanon. Post ĉiesa pripensado Minoo malkovris ke la nekutima evento estis la naskiĝo de bovido kiu ŝanĝis ĝian koloron (unue estis verda, poste ruĝa kaj fine nigra). Poliido komparis ĝin al morus-bero, do oni komisiis lin serĉi Glaŭkon. Post trovi kelkajn aŭgurojn, la fama sorĉisto sukcesis trovi la princan korpeton en miela barelo. Minoo tiam entombigis lin kun la kadavro de sia filo, ordonante Poliidon revivigi ĝin aŭ morti kune. Subtere, serpento intruis al Poliido la manieron alporti homojn al vivo, kaj tiel Pazifae denove ĝuis sian infanon, kiu post kelkaj jaroj iĝis fama komandanto en Italio.

En Sparto redakti

Oni adoris Pazifaon kiel orakola diino en Talamo (Lakonio), proksime de Sparto. La geografiisto Paŭzanio priskribis ŝian sanktejon kiel eta templo ĉe pura akvo-fluo, kun bronzaj statuoj de Helio kaj Pazifao ambaŭflanke. Lia rakonto ankaŭ identigas Pazifaon kun Ino kaj Seleno (Leŭkoteo), la blanka diino kiu personigis la Lunon. Hero, Pazifao kaj Ino estis nomoj de la triobla diino, laŭ ŝiaj malsamaj karakterizaĵoj, kiujn simbolas la sakrala tripiedo sur kiu ŝia sacerdotino sidiĝis.

Cicerono rakontis en sia De natura deorum ke la spartaj eforoj dormis ĉe tiu templo por ricevi antaŭdirajn revojn, utilaj por ilia regado. Laŭ Plutarko[16], dum la regado de Agis la 2-a, kelkaj eforoj ribeligis la loĝantaron per orakolaĵoj de la sanktejo de Pazifao, kiuj promesis pardonon de ŝuldoj kaj redistribuon de la kamparo.

Iam, eforo revis ke la seĝoj de liaj kolegoj malaperis el la agoro, kaj ke nevidebla voĉo kriis «tio plej taŭgus al Sparto». Tio utilis al reĝo Kleomeno la 2-a, kiu profitis la profetaĵon por pligrandigi la reĝan povon.

Paroj kaj idaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Paŭzanio viii.53.2.
  2. 2,0 2,1 Diodoro Sicilia iv.60.
  3. 3,0 3,1 3,2 Apolodoro iii.1.2-4.
  4. Apolodoro, 1.7.9.
  5. Plutarko, Agis, 9.
  6. Paŭzanio vii.4.5.
  7. Vergilio, Eklogoj vi.5 kaj sekv.
  8. La taŭro estis la antaŭ-Olimpa Pozidono, laŭ Ruck and Staples.
  9. Plutarko, Komparo de Romulo kaj Tezeo.
  10. Vergilio, Eklogo VI, 45-60.
  11. Rebecca Armstrong, Cretan Women: Pasiphae, Ariadne, and Phaedra in Latin Poetry. Eld. Oxford University Press, 2006.
  12. Pasifaa ĉe Theoi.com [1]
  13. Pri nekredeblaĵoj, Palaifato, n. 2 france
  14. Ovidio, Metamorfozoj, viii.155 kaj sekv.
  15. Antonino Liberalo, Transformiĝoj, 41.
  16. Plutarko, Vivoj de Agis kaj Kleomeno.