„Scienc-fikciaj romanoj ne estas tro oftaj en nia literaturo. La aperoj de ĉi-tema numero de KONTAKTO, du romanoj de I. Nemere, antologio "Sferoj" kaj la recenzata libro ŝajnas dorlotaj. Fakte tio montras, ke kon�junkturo delonge tipa en naciaj libromerkatoj finfine atingas ankaŭ la Esperanto-movadon kaj ege ĝuigos kaj kontentigos leg-avidajn esperantistojn. Tial ĉi-loke "Dankon" al la eldonejoj.
John Francis estas skoto kaj jam ricevis laŭdojn pro „La granda kaldrono", Libro de la Jaro 1979 laŭ enketo de LITERATURA FOIRO. Tion mi volas esprimi tuj: "Misio sen alveno" estas bonega verko (ĉu majstra, tion juĝu niaj posteuloj). Stile, lingve kaj enhave ĝi plenumas altajn pretendojn kaj senhonte staras inter altnivelaj naciaj SF-aĵoj.
La romanon konsistigas ĉapitroj variaj laŭ loko kaj temo, por kiuj mi inventis la jenajn titolojn:
I — Luomo......................La misio
II — Tero......................... Traktadoj
III — Orulkvara...............Esploroj
IV — Ulomo.................... La Akcidento
V — Antaŭnova misio
Holman, freŝbakita intendanto, flugas al Tero por tie prepari kaj starti ekspedicion kun Teranoj per preterlumrapida kosmoŝipo al fora suno. Sur tiea planedo ili travivas diversajn aventurojn. Revojaĝe la ŝipanoj subite troviĝas en aliaj tempo kaj universo.
La libro ne estas pure aventura. Francis tre profunde kaj konvinke priskribas la civilizacion sur Luomo — post Carlos Rasch estas sur la dua fojo, ke mi renkontas en SF-romano tiel larĝan prezenton de aliplaneda vivo.
La aŭtoro ne senmoke senmaskigas penojn kaj celojn de partoprenantoj de konferenco sur Tero, kie du grandaj internaciaj organizoj — UNO kaj NUKOL — interbatalas. Specialan rolon ludas Ford Kauser, senambicia
reprezentanto de NUKOL, kiu daŭre aspiras kaj atingas amaventurojn kun virinoj lin ĉirkaŭantaj. Francis bonege kaptis kaj la atmosferon de internaciaj konferencoj kun politika celo kaj la psikologion de amoremulo.
La dialogoj kaj diskutoj estas iom longaj, kio certe ĝenos legantojn, kiuj ŝatas sen�ĉesajn vivminacon kaj streĉon. Da tiuj la
libro apenaŭ ofertas. Ĝi tamen estas neta kaj leginda, iom novspeca SF-romano. ”