Mistero de doloro

(Alidirektita el Mistero de Doloro)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mistero de Doloro [1] [2] estas dramo el la kampara vivo en tri aktoj de Adrià Gual.

Mistero de Doloro
Mistero de Doloro
Mistero de Doloro
Aŭtoro Adrià Gual
Eldonjaro 1909
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 92
vdr

El la kataluna lingvo tradukis ĝin Frederic Pujulà i Vallès Esperanten. La 92-paĝo libro aperis en La Kolekto de La Revuo en 1909.

Recenzoj redakti

 
 Bela kaj interesa dramo, ludota de profesiaj aktoroj dum la Barcelona Kongreso. Ĝenerale bona estas la traduko. 
— 1909, P. C. - Théophile Cart, Lingvo Internacia, paĝo 380
 
 Tiu korpremanta dramo ne nur interesos la esperantistojn, ĉeestantajn la Barcelonan krongreson, sed meritas honoran lokon sur la legotablo de ĉiuj esperantistoj. La originala teksto estas altvalora, la saman laŭdon ni devas esprimi al la lerta tradukinto, S-ro Pujula. Laŭ la kutimo de la firmo Hachette la libro estas zorge, sur bona papero presita; ni varme rekomendas ĝin al ĉiuj, kiuj kolektas esperantistajn ĉefverkojn. 
— Belga Esperantisto n.10 (aŭg 1909)

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti