Monaĥejo Arakeloc

Monaĥejo Arakeloc (armene: Մշո Սուրբ Առաքելոց վանք, Mšo Surb Arakeloc vank, Monaĥejo de la Sanktaj Apostoloj de Muŝ) estis armena monaĥejo en la historia provinco Tarono, 11 kilometrojn sudoriente de Muŝ (Muş), en nuna orienta Turkio. Laŭ la tradicio, sankta Gregorio la Iluminanto fondis la monaĥejon por gastigi restaĵojn de pluraj apostoloj. La monaĥejo estis tamen plej verŝajne konstruita en la 11-a jarcento[1]. Dum la 12a-13a jarcentoj ĝi estis ĉefa centro de lernado. En la sekvaj jarcentoj ĝi estis vastigita, detruita kaj renovigita. Ĝi restis unu el la elstaraj monaĥejoj de turka (okcidenta) Armenio ĝis la Armena genocido de 1915, kiam ĝi estis atakita kaj poste forlasita. Ĝi restis staranta ĝis la 1960-aj jaroj, kiam ĝi laŭdire estis krevigita. Hodiaŭ, ruinoj de la monaĥejo ankoraŭ videblas.

Nomoj redakti

La monaĥejo estis plej ofte konata kiel Arakeloc, tamen ĝi estis ankaŭ nomata Ghazaru vank (Ղազարու վանք; "Monaĥejo de Lazaro"), nomo de ĝia unua abato Jeghiazar (Eleazar). Ĝi ankaŭ estis foje konata kiel Gladzori vank (Գլաձորի վանք), originante de la proksima gorĝo nomita Gajli dzor (Գայլի ձոր, "Lupgorĝo")[2].

Oficialaj turkaj fontoj nomas ĝin Arak Manastırı, turkigita versio de la armena nomo. Turkaj fontoj kaj vojaĝgvidistoj ĝenerale preterlasas la fakton, ke ĝi estis armena monaĥejo[3].

Historio redakti

 
Proksima vidaĵo de la monaĥejo.

Laŭ "malfrua mezepoka tradicio",  la monaĥejo estis fondita komence de la 4-a jarcento (en 312 p.K. laŭ unu aŭtoro) de Gregorio la Iluminanto por gastigi diversajn restaĵojn de apostoloj, kiujn li translokigis el Romo. "Tiuj restaĵoj (kiuj inkludis la maldekstrajn brakojn de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj dekstran brakon de la apostolo Andreo) respondecas pri la nomo de la monaĥejo".  Laŭ Christina Maranci, indico montras ke la monaĥejo estis konstruita en ĉi-lasta duono de la 11-a jarcento dum la regado de la Tornikjan-oj, branĉo de la nobela familio Mamikonjan, kiu regis Taronon inter 1054 kaj 1207. Ŝi skribas, ke ĝuste ĉi tiun epokon "la plej multaj fakuloj datas la plej fruan parton de la strukturo". Laŭ surskribo sur ĥaĉkaro, estis renovigita en 1125. En la orienta flanko de la monaĥejo estis naŭ ĥaĉkaroj de la 11-a jarcento kun surskriboj[4].

En la sekvaj jarcentoj ĝi fariĝis elstara eduka centro. La monaĥeja lernejo estis aktiva en 11-a kaj 12-a jarcentoj sub kronikisto kaj instruisto Poghos Taroneci, kvankam estas sciate ke tradukoj estis faritaj en la lernejo ekde la 5-a jarcento. Ĝi prosperis en 1271–1281 sub Nerses Mŝeci, kiu poste translokiĝis al Sjuniko kaj establis la Universitaton de Gladzor en 1280.

Inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj, diversaj tjurk-mongolaj dinastioj regis Taronon. En la 14-a jarcento ĝi estis detruita de la invadoj de Timur. La Otomana Imperio aneksis la regionon meze de la 16-a jarcento[5].

Muro estis konstruita ĉirkaŭ la monaĥejo en 1791.

En novembro 1901 bataleto inter armenaj fidajoj (neregulaj volontuloj) kaj la otomanaj trupoj okazis en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo.

Laŭ Jean-Michel Thierry, "la ĉefa preĝejo kaj kapeloj ankoraŭ estis en sufiĉe bona stato en 1960. Baldaŭ poste, tamen, laŭdire ili estis dinamitigitaj de oficialulo de Muŝ"[3].

Strukturo redakti

 
 
Ene de monaĥejaj muroj

La preĝejo Sanktaj Apostoloj, la ĉefa preĝejo de la monaĥeja komplekso, estis konstruita en la 11-a jarcento. "Ĝi konsistas el surskribita kvarfolio maskita ekstere per masiva rektangulo. Barelaj volboj superas ĉiun el la kvar brakoj de la interno, kaj ankaŭ la angulajn kapelojn, kiuj estas duetaĝaj kaj oriente kaj okcidente. Kupolo sur skvamoj, nun kolapsinta, iam ripozis sur okangula tamburo super la centra navero de la strukturo. Interna dekoracio inkluzivis murpentraĵon, kaj en la absido oni ankoraŭ povas distingi homajn figurojn, plej verŝajne reprezentantajn apostolojn". Ĝi havis nur unu pordon, ĉe la okcidenta flanko. La preĝejo estis konstruita el briko kaj mortero. La preĝejo renoviĝis en 1614. Ĝia etaĝa plano estis krucforma, ĝi havis rektangulan formon ekstere. La kupolo, reestigita en 1663, estis oklatera en la ekstero. Rektangula gavito (nartekso) estis konstruita en 1555 de abato Karapet Baghiŝeci[6].

Okcidente estis trietaĝa sonorilturo kun ok kolonita rotondo konstruita de Ter Ohannes vardapet en 1791. (Oni sugestis, ke sonorilturo probable ekzistis pli frue ol tio kaj estis detruita). Ĝia plej malalta etaĝo pluvivas.

Sur la fundamentoj de preĝejo el la 14-a jarcento, la kapelo Sankta Stepanos (Stefano) estis konstruita sude de la ĉefpreĝejo en 1663. "Kunmetita de ununura navo finiĝanta en absido", ĝi nun estas duonentombigita en rubo.

Sur la norda flanko, nur ruinoj de la kapelo Sankta Gevorg (Georgo) povas esti trovitaj.

Preĝejo Sankta Tadeo

La preĝejo Sankta Tadevos (Tadeo), kvankam ne ene de la monaĥejaj muroj, situis ĉirkaŭ 300 metrojn nordoriente. Datita de la 13a 14a jarcentoj de Jean-Michel Thierry, ĝi estis bone konservita. Ekstere ĝi estis farita el bone polurita tofo; ĉe la internaj brikoj.

Kultura heredo redakti

La ligna pordo redakti

 
Manuskripto farita en Vagaravank.

La ligna pordo de la preĝejo Arakeloc estas konsiderita ĉefverko kaj unu el la plej bonaj pecoj de mezepoka armena arto. Ĝi estis kreita en 1134 de Grigor kaj Ghukas. Ĝi prezentas nereligiajn historiajn scenojn. La antaŭa flanko probable montras princon, ĉar li havas sceptron sur la dekstra mano. Dum la Unua Mondmilito, germanaj arkeologoj laŭdire transdonis ĝin al Bitlis kun la espero por poste movi ĝin al Berlino. Tamen, en 1916 kiam rusaj trupoj ekregis la regionon, historiisto kaj arkeologo Smbat Ter-Avetisjan trovis la pordon en Bitlis, en rabaĵo forlasita de la cedaj turkoj, kaj kun grupo de migrantoj, alportis la pordon al la Muzeo de la Armena Etnografia Asocio en Tbiliso. Vintre de 1921–1922 Aŝĥarbek Kalantar translokigis ĝin al la ĵus fondita Historia Muzeo de Armenio de Erevano[7].

Manuskriptoj redakti

Multaj manuskriptoj konserviĝis en la monaĥejo. Precipe manuskripto nomata Homiliarium (S-ino 7729, kutime konata kiel "Mush Homiliarium", «Մշո ճառընտիր» Mšo Č̣aṙəntir), la plej granda konata armena manuskripto. Ĝi ne estis kreita en la Monaĥejo Arakeloc, sed prefere en la Monaĥejo Avag proksime de Jerznka (Erzincan) inter 1200 kaj 1202; verkita de la skribisto Vardan Karneci, kaj prilumita de Stepanos. Verkita sur pergamentbindo, ĝi nun havas 601 paĝojn kaj pezas 28 kilogramojn. Ĝi origine havis 660 paĝojn, el kiuj 17 nun estas en Venecio kaj unu en Vieno. Du paĝoj estis transdonitaj al Erevano de la Moskva Lenina Biblioteko en 1977 kiuj estis disigitaj en 1918. En 1202 ĝin rabis ne-armena juĝisto, kiu vendis ĝin al la monaĥejo Arakeloc en 1204 kontraŭ kvar mil arĝentaj moneroj kolektitaj de lokanoj. Ĝi estis konservita tie de sia akiro en 1205 ĝis 1915. Dum la genocido ĝi estis kondukita al Tbiliso en du apartaj partoj kaj poste transdonita al Erevano. Ĝi nun konserviĝas en Matenadarano[8].

Entombigoj redakti

Historiisto Moseo de Ĥoreno kaj filozofo David la Nevenkebla verŝajne estis entombigitaj en la monaĥeja korto.

Referencoj redakti

  1. Hewsen, Robert H.. (2001) Armenia: A Historical Atlas. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-33228-4.
  2. (1999) The Passion of Saint Shushanik. Diocese of Armenian Church. ISBN 9780934728348.
  3. 3,0 3,1 Avetisyan 1979, p. 209.
  4. Arak Manastırı (Kilisesi) - Muş (turke). Turkish Ministry of Culture (4an de februaro 2013). Arkivita el la originalo je 30an de septembro 2014.
  5. Armenian Mush: Yesterday and Today. Institute of Oriental Studies of the Armena Akademio de Sciencoj. Arkivita el la originalo je 22an de septembro 2014. “Մշո Առաքելոց և Սբ. Կարապետ վանքերը միակ հնություններն են, որոնք հիշատակվում ենզբոսաշրջիկների ուղեցույցներում, այն էլ թրքացված ձևով (Arak venki և Çanlı kilise, այսինքն` զանգակատնով եկեղեցի), առանց նշելու նրանց հայկական ծագումը: Նույն ուղեցույցների Մուշի պատմությանը նվիրված ակնարկներում հայերի մասին հիշատակում չկա:”.
  6. (1982) “Գլաձորի համալսարանի տեղը և հիմնադրության տարեթիվը (Գլաձորի համալսարանի հիմնադրման 700-ամյակի առթիվ) [The Place and Foundation Date of the University of Gladzor (on the 700th foundation anniversary of the Gladzor University)]”, Patma-Banasirakan Handes (hy) (1), p. 167–8, 171. 
  7. The door of the Arakelots (Targmanchats) Monastery in Mush. History Museum of Armenia. Arkivita el la originalo je 30a de septembro 2014.
  8. (1974) “Սովետական Հայաստանի առաջին թանգարանը [Soviet Armenia's first museum]”, Lraber Hasarakakan Gitutjunneri (hy) (12), p. 39.