Armena arto estas la unika formo de arto evoluigita dum la lastaj kvin jarmiloj en kiuj la armena popolo vivis sur la Armena Altebenaĵo. Armena arkitekturo kaj miniaturpentraĵo dominis armenan arton kaj montris konsekvencan evoluon dum la jarcentoj.  Aliaj formoj de armena arto inkluzivas skulptaĵon, freskojn, mozaikojn, ceramikarton, metalajn verkaĵojn, gravuradon kaj teksaĵojn, precipe armenajn tapiŝojn[1].

Armena pentraĵo ĉe la artmuzeo de Vanadzor, Armenio
Armenaj freskoj ene de la Katedralo Vank de la 17a jarcento en Nov-Ĝulfo, Irano.

Prahistoria Armenio estis hejmo de la Urarta kulturo en la Ferepoko, rimarkinda pro siaj fruaj metalaj skulptaĵoj, ofte reprezentaĵoj de bestoj. La regiono estis, kiel poste, ofte invadata de la grandaj imperioj kiuj trovĝis najbare: Persio , Mezopotamio kaj Anatolio, kaj ĉi tiuj ĉiuj havis konsiderindan influon de armena arto. La armenoj adoptis kristanismon tre frue, kaj disvolvis sian propran version de orienta kristana arto, kun multe da uzo de ikonoj, armenaj miniaturoj en libroj, kaj la tre originala arkitekturo de iliaj preĝejoj kaj monaĥejoj. Karakteriza armena trajto, kiu eble influis la mezepokan arton de Eŭropo, estis la populareco ekde frua de figuraj reliefaj ĉizadoj sur la ekstera flanko de preĝejoj, nekonata en Bizanco[2].

Armenoj specialiĝis pri artoj kaj metioj kiel ekzemple tapiŝarto.

Studo pri armena arthistorio redakti

 
Katedralo de la Sankta Kruco, 2013

La studo pri armena arto komenciĝis komence de la 20-a jarcento. Famaj fakuloj pri armena arto estis la katolikoso Garegin Hovsepjan kaj profesoro Sirarpie Der Nersessian. Pli lastatempe, Jean-Michel Thierry kaj Profesoro Dickran Kouymjian estas eminentaj erudiciuloj pri armena arto[3].

Arkitekturo redakti

 
Katedralo de Anio.

La unuaj armenaj preĝejoj estis konstruitaj dum la vivo de Sankta Gregorio la Iluminanto, ofte konstruitaj sur la lokoj de detruitaj paganaj temploj, kaj imitis iujn aspektojn de armena antaŭkristana arkitekturo.

Klasika kaj mezepoka armena arkitekturo estas dividita en kvar apartajn periodojn.

La unua periodo, de la 4-a ĝis la 7-a jarcentoj, komenciĝis kun la konvertiĝo de Armenio al kristanismo, kaj finiĝis post la arabaj invadoj al Armenio. La fruaj preĝejoj plejparte estis simplaj bazilikoj, kelkaj kun flankaj absidoj. Ekde la 5-a jarcento la tipa kupola konuso en la centro estis vaste uzata. Ekde la 7-a jarcento, centre planitaj preĝejoj estis konstruitaj kaj la pli komplika niĉa murapogilo kaj radianta Rimpsime-stilo formiĝis. Ĝis la tempo de la arabaj invadoj formiĝis la plej granda parto de tio, kion ni nun scias kiel klasika armena arkitekturo[4].

La dua periodo daŭris de la 9-a ĝis la 11-a jarcentoj. Armena arkitekturo reviviĝis sub la patroneco de la Bagratida dinastio kun multaj konstruaĵoj starigitaj en la regionoj de Anio kaj Lago Van: tiuj inkluzivis kaj tradiciajn stilojn kaj novajn novigojn. Ornamitaj skulptitaj armenaj ĥaĉkaroj estis evoluigita dum tiu tempo. Multaj novaj urboj kaj preĝejoj estis konstruitaj dum tiu tempo, inkluzive de nova ĉefurbo ĉe Lago Van kaj Katedralo sur insulo Aĥtamar. La Katedralo de Anio ankaŭ estis kompletigita dum ĉi tiu dinastio. Estis dum ĉi tiu tempo, ke la unuaj ĉefaj monaĥejoj, kiel Haghpat kaj Hariĉavank estis fonditaj. Ĉi tiu periodo estis finita per la selĝukaj invadoj.

Miniaturoj redakti

 
La Lasta Vespermanĝo, prilumita manuskripto, fino de la 14a jarcento, Arcaĥo

Lumigitaj manuskriptoj estis produktitaj en Armenio ĉefe inter la 5-a kaj la 17-a jarcentoj. La plej alta punkto de ĉi tiu arto rilatas al la 13-a jarcento kaj la nomo de Toros Roslin, konsiderata kiel la plej elstara mezepoka armena manuskripta lumiganto. La plimulto de la manuskriptoj estis perditaj, kaj scienca aliro al studoj de armenaj prilumitaj manuskriptoj estis evoluigita nur en la dua duono de la 20-a jarcento[5]..

Skulptaĵoj redakti

Ĉiu kulturo posedas certan originalan elementon, kiu fariĝas simbolo de la tuta nacia kulturo. En Armenio tia simbolo estas "ĥaĉkaro, la tiel nomataj krucoŝtonoj, la monumentoj de Armenio, kiuj ne troviĝas ie ajn en la mondo. La vorto "ĥaĉkaro" estas formita de du armenaj radikoj: "ĥaĉ" (kruco) kaj "kar" (ŝtono). Armenio estis nomata "lando de rokoj" kaj havas riĉan heredaĵon kiam temas pri skulptaĵoj. Kelkaj el la skulptaĵoj en la lando devenas eĉ antaŭ la formado de Armenio kiel nacio. Tiaj skulptaĵoj estis kreitaj de imperioj, kiuj ekzistis en la regiono antaŭ la moderna periodo. Bona ekzemplo de ĉi tiuj estas la "ĥaĉkaroj", kiuj estis antikvaj religiaj skulptaĵoj. Krom ĉi tiuj antikvaj skulptaĵoj, Armenio ankaŭ havas multajn postmilitajn skulptaĵojn, kiuj montras la influon de modernaj tempoj kaj ankaŭ fremdajn tradiciojn adoptitajn[6].

Freskoj, mozaikoj, kaj ceramikaĵoj redakti

 
Unu el la plej famaj ĥaĉkaroj en monaĥejo Goŝavank, farita en 1291 de la artisto Poghos.

Ceramikaĵoj, mozaikoj kaj freskoj konsistigas malsaman kategorion de armenaj artaĵoj. La kreado de la skizitaj artefaktoj devenas de la tagoj de la Urarta Imperio, kiuj ekzistis multe antaŭ la starigo de Armenio kiel nacio. Tial kelkaj el la antikva arto estas dividitaj inter pluraj landoj en la regiono, kiuj estis parto de la Urarta Imperio. Dum la evidenteco de ĉi tiuj formoj de arto realiĝis per elfosadoj en la lando, iliaj restaĵoj estis rekonstruitaj tiel provizante fizikajn evidentecojn, kiel ili aspektis.

Metalaĵoj kaj gravuraĵoj redakti

Armenio havas historion pri kuprogravuraĵoj kaj metalverkaĵoj, kiuj ankaŭ estas konsiderataj kiel parto de la arto. Artefaktoj en ĉi tiu kategorio povas esti subdividitaj en moneroj, arĝento kaj oro, kaj bronzo kaj stana kupro. La moneroj rilatas al la pecoj de metaloj kiuj estis dizajnitaj dum la antikvaj tempoj por komercaj celoj inter Armenio kaj ĝiaj najbaroj kiel ekzemple Grekio. Aliflanke, oro kaj arĝento estis luksaj aĵoj dum antikva Armenio, kiuj estis formitaj diversmaniere kiel trinkujoj, medaljonoj kaj statuoj nur por mencii kelkajn. Cetere stanitaj kupro kaj bronzo ankaŭ estis uzataj. Elfosadoj en la lando malkaŝis, ke ĉi tiuj estis uzataj por fari hejmajn objektojn, armilojn kaj eĉ statuojn[7].

Tekstiloj redakti

 
Tradiciaj armenaj vestoj.

Tekstiloj estas alia grava parto de armena arto kaj ankaŭ signifa parto de ĝia ekonomio kaj en la antikva kaj nuna tempo. Unu el la plej ampleksaj kolektoj de armenaj teksaĵoj troveblas en la Armena Muzeo de Usono. En la nuna mondo, teksaj produktoj de Armenio estas grava komerca varo inter Armenio, Eŭropo kaj Ameriko.

Lano kaj felo estis uzataj de la armenoj kaj kotono kultivata en la fruktodonaj valoj. Silko importita el Ĉinio estis uzita de reĝaj kaj nobelaj familioj, dum la urarta periodo. Poste la armenoj kultivis silkraŭpojn kaj produktis sian propran silkon.

La kolekto de armenaj virinaj kostumoj komenciĝas dum la periodo de Urarto, en kiu roboj estis desegnitaj per kremblanka silko, brodita per ora fadeno. La kostumo estis kopio de medaljono eltrovita de arkeologoj ĉe Toprak Kale proksime al Lago Van, kiu antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj estis la loko de la ĉefurbo de la Urarta reĝlando.

Tapiŝoj redakti

Tradicie, ekde antikvaj tempoj la tapiŝoj estis uzataj en Armenio por kovri plankojn, ornami internajn murojn, sofojn, seĝojn, litojn kaj tablojn. Ĝis nun la tapiŝoj ofte funkcias kiel enirvualoj, ornamado por preĝejaj altaroj kaj sakristio. Komence ĝi disvolviĝis en Armenio kiel parto de ĉiutaga vivo, tapiŝoteksado estis nepraĵo en ĉiu armena familio, kun tapiŝa laboro preskaŭ okupita de virinoj. Armenaj tapiŝoj estas unikaj "tekstoj" kunmetitaj de la ornamaĵoj, kie sanktaj simboloj reflektas la kredojn kaj religiajn nociojn de la praaj prapatroj de la armenoj, kiuj atingis nin de la profundo de jarcentoj. La armenaj tapiŝistoj konservis strikte la tradiciojn. La imito kaj prezento de unu sama ornamaĵo-ideogramo en la senlima nombro de la variaĵoj de stiloj kaj koloroj enhavas la bazon por la kreado de iu nova armena tapiŝo. Ĉi-rilate, la karakteriza trajto de armenaj tapiŝoj estas la triumfo de la ŝanĝebleco de ornamaĵoj, kiun pliigas la vasta gamo de naturaj koloroj kaj nuancoj[8].

Muziko kaj danco redakti

 
Tradicia armena danco

Danco kaj muziko ankaŭ estas esenca aspekto de la Armena Heredaĵo. Komence, armena muziko konsistis el armena eklezia muziko kaj popolkantoj, kiuj baziĝis sur indiĝena tona sistemo (Tetrakordoj) kontraste al la eŭropa tona sistemo. Tamen, en la nuntempo, aliaj muzikĝenroj influis armenan muzikon tiel rezultigante la produktadon de modernaj stiloj en la lando kiel hiphopo, popo, rokmuziko, inter multaj aliaj. Akompanante originalajn armenajn kantojn kun armenaj dancoj. Indiĝena armena danco estas unu el la plej malnovaj praktikoj de la loĝantoj de la regiono. Armena danco estas eĉ prezentita en iuj el la antikvaj pentraĵoj sur rokoj.

Nuntempa Arto redakti

En 2015, Armenio gajnis la Leonan Oron por Plej Bona Pavilono ĉe la Venecia Bienalo. Krom la supre diskutitaj artaj kategorioj, Armenio ankaŭ bone disvolvis nuntempan arton, kiun ĉeestas en la Bienala Fondaĵo. La Fondaĵo respondecas pri organizado de ekspozicioj en la lando nomataj Art-Bienalo. La nomo estas uzata por distingi siajn ekspoziciojn de aliaj spektakloj farataj de malsamaj organizaĵoj. La institucio plenumas siajn agadojn de 1948 ĝis nun.

Referencoj redakti

  1. . Рецензия: Л. А. Дурново, Древнеармянская литература (ruse). Византийский Временник (1952). Alirita 30a de aprilo 2016.
  2. "The Monuments and Sculptures of Yerevan • Arara Tour", Arara Tour, 2016-01-25. Kontrolita 2017-07-07. (en-US)
  3. Sculpture (angle). Alirita 2017-07-07.
  4. Frescoes, Mosaics, and Ceramica (angle). Arkivita el la originalo je 2018-04-13. Alirita 2017-07-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-04-13. Alirita 2021-12-28.
  5. Metalwork and Engraving (angle). Arkivita el la originalo je 2018-08-18. Alirita 2017-07-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-18. Alirita 2022-05-03.
  6. Textiles (angle). Arkivita el la originalo je 2016-11-14. Alirita 2017-07-07. Arkivigite je 2016-11-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-14. Alirita 2020-10-16.
  7. "Textiles", Armenian Museum of America. (en-US) Arkivigite je 2016-11-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-14. Alirita 2020-10-16.
  8. Highlights from the 56th Venice Biennale (2015-05-12).

Vidu ankaŭ redakti