La fondinto kaj prezidanto de la Mondaj Pacludoj (World Peace Games en la angla) estas Yves Angelloz. Li naskiĝis la 11an de oktobro 1945 en Bellegarde-sur-Valserine, departemento Ain, Francio. Junaĝe, li praktikis gimnastikon, atletismon kaj bicikladon. Li havas duoblan naciecon svisan kaj francan kaj fariĝis Mondcivitano en 1979. Profesie, li estis kinezoterapeŭto, fizioterapeŭto, osteopato kaj instruisto pri sporta kulturo (gimnastiko). En 1981 aperis lia libro pri sporto kaj sano "Les Jeux de la Paix " (La Pacludoj), kiu estis tradukita en la araba. En ĝi li demontris la bonajn aspektojn de sporto sed kondamnis malbonajn efikojn de intensive praktikata sporto ĉe junaj infanoj. Aŭtoro kaj komponisto [1], li fondis la Mondajn Pacludojn en 1983. Per tiu projekton, li celis “Unuigi homojn per Sporto, Kulturo kaj Humanismo“. Tio fariĝis la devizo de la asocio. Samjare li organizis la unuan eksperimenton en sia naskiĝurbo kun pli ol cent bonvoluloj.

Yves Angelloz subtenas Esperanton en la rolo de komuna internacia lingvo.

La Mondaj Pacludoj okazis sesfoje ĝis 2011, ĉiufoje en aparta lando. Tiu manifestacio disvolviĝas dum periodo de 8 ĝis 15 tagoj. Ĝin organizas urbo, regiono aŭ lando. La Mondaj Pacludoj disvolviĝas ĉirkaŭ kvar ĉefaj branĉoj : sporto, kulturo, humanismo, ekonomio.

Sporta branĉo redakti

La disciplinoj estas proponitaj por laŭeble plej konformiĝi al la naturo kaj laŭ aĝokategorio en dekjara divido. Tiu klasifiko laŭ aĝokategorio estas unu el la fundamentoj, kiuj diferencigas la Mondaj Pacludoj de aliaj konkursoj.

Klasifiko laŭ aĝokategorio redakti

  • Ĝis 19 jaroj : 1a kategorio
  • de 20 ĝis 29 jaroj : 2a kategorio
  • de 30 ĝis 39 jaroj : 3a kategorio
  • de 40 ĝis 49 jaroj : 4a kategorio
  • de 50 ĝis 59 jaroj : 5a kategorio
  • de 60 ĝis 69 jaroj : 6a kategorio
  • de 70 ĝis 79 jaroj : 7a kategorio
  • pli ol 80 jaroj : 8a kategorio

Disciplinoj redakti

La sportaj disciplinoj povas esti ĉiuj, kiuj estas praktikataj en la mondo. La listo de la konkursoj estas determinita por ĉiu nova ludo, kaj adaptita fare de la organiza komitato. Laŭ ĝenerala maniero, la Mondaj Pacludoj favoras al popolaj kaj amasaj sportoj kiel, ekzemple (ne kompleta listo) :

Sportoj de demonstrado redakti

  • Organizado de amaskunvenoj
  • Organizado de konkursoj
  • Demonstradoj de altnivelaj sportistoj

Sportoj por handikapuloj redakti

  • Organizado de konkursoj kaj turniroj en la plej praktikataj disciplinoj

Kultura branĉo redakti

Organizado de renkontiĝoj, kolokvoj, konkursoj, prelegoj, dokumentaraj filmoj, ekspozicioj, vizitoj ĉirkaŭ kulturaj kaj sciencaj temoj :

Humana branĉo redakti

Organizado de forumo cele al prezento de aktivado de artistaj, verkistaj, politikaj humancelaj asocioj.

Ekonomia branĉo redakti

Tiu evento estas okazo por la urbo akceptanta la Ludojn prezenti socian, ekonomian kaj turisman aspekton de la regiono per organizado de ekspozicioj, prelegoj, forumoj kaj renkontiĝoj.

Mondaj Pacludoj redakti

Okazintaj redakti

  • 1983: Bellegarde-sur-Valserine, Francio, "Unua rendevuo de la sportemaj civitanoj de la mondo"
    • 1500 partoprenintoj
    • 14 nacioj reprezentitaj
  • 1985: Échirolles, Francio, "La sporto, kompano de la tuta vivo"
    • 10200 partoprenintoj
    • 28 nacioj reprezentitaj
  • 1987: Neuchâtel, Svisio / Marignane, Francio, "Granda bano de lumo kaj espero"
    • 18000 partoprenintoj
    • 30 nacioj reprezentitaj
  • 1990: Fez Ifran, Meknes, Maroko, "Nova paĝo en la historio de sporto"
    • 22000 partoprenintoj
    • 42 nacioj reprezentitaj
  • 1998: Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, "La ludoj de la venko de paco en la Golfo"[2]
    • 28000 partoprenintoj
    • 75 nacioj reprezentitaj
  • 2010: Romo, Italio, "La ludoj de kulturo kaj solidareco"[3]
    • 4200 partoprenintoj
    • 32 nacioj reprezentitaj

Okazonta redakti

  • Novembro 2012 : La organizado de la Ludoj estas antaŭvidita en KostarikoCitaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2

Organizado de la Mondaj Pacludoj redakti

La Mondaj Pacludoj estas organizataj iniciate de urbo, regiono aŭ lando, kiu devas kandidatiĝi ĉe la Internacia Komitato de la Mondaj Pacludoj. Organiza Komitato estas poste kreita, konsistanta el prezidanto kaj apartaj vic-prezidantoj. Tiu organiza Komitato estas samtempe mastrumanto kaj programestro de la manifestacio.

Honora Komitato redakti

Honora Komitato[4] konsistas el multaj eminentuloj alportintaj subtenon al la Mondaj Pacludoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2012-02-07 per la retarkivo Wayback Machine [france] 8 kanzonoj sur la retejo de “Union Planétaire“ — Communication et langage (Planeda Unuiĝo — Komunikado kaj lingvaĵo)
  2. [2], [angle] Artikolo pri la Ludoj 1998 en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
  3. [3][rompita ligilo], [itale] Oficiala retejo de MPL 2010 (Romo, Italio)
  4. [4] Arkivigite je 2013-09-14 per la retarkivo Wayback Machine [france] Honora Komitato
  5. [5] Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine, Artikolo el la ĵurnalo “La Tribune Républicaine” por la 27 jaroj de la Mondaj Pacludoj

Fonto redakti

Traduko el la franclingva Wikipédia kun aldonoj