Monemvasia

urbeto en Lakonia, Grekio

Monemvasia, (greke Μονεμβασία [ mɔnɛmvaˈsja ]) ankaŭ nomita Malvasia, estas fortikaĵo kun pratempa malgranda urbo, situanta sur mallarĝa promontorio sur la orienta flanko de sur la Lakonia marbordo en la sudoriento de Peloponezo en Grekio. La duoninsulo, kiu estas dominita per klifo, estas ligita al la ĉeftero per istmo de 200 metroj [1].

Monemvasia
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 230 70
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 41′ N, 23° 3′ O (mapo)36.68777777777823.055555555556Koordinatoj: 36° 41′ N, 23° 3′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Monemvasia (Grekio)
Monemvasia (Grekio)
DEC
Monemvasia
Monemvasia
Situo de Monemvasia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monemvasia [+]
vdr

La municipo de Monemvasia laste estis signife vastigita en 2011 tra la enkadrigo de kvar najbaraj municipoj. La administra ĉefsidejo estis translokigita de Monemvasia al

, la plej granda setlejo en la municipo [2].

Priskribo redakti

 
La centra placo de Monemvasia, kun la Bizanca preĝejo de Kristo Elkomenos.
 
Kuprogravuro de Monemvasia de F. De Wit, Amsterdamo, 1680.
 
La okcidenta murego de la malsupra urbo.
 
Trotuaro en la supra urbo.

La ruinoj konsistas el malnovaj defendaj strukturoj kaj multaj bizancaj preĝejoj; aparte elstara estas la preĝejo Agia Sofia. La nomo de la urbo venas de du grekaj vortoj: mone kaj emvasia, kun la signifo "unu enirejo". Aliaj nomoj kaj literumoj estas Malvasy, parte Monemvassia, Monemwassia, Monembasia. Monemvasia estis kromnomita "Ĝibraltaro de la Oriento" (Γιβραλτάρ της ανατολής).

Plej multaj stratoj estas mallarĝaj kaj tial nur uzataj de piedirantoj. De la klifo oni povas superrigardi al la golfo de Palaia Monemvasia, kiu situas norde de la urbo.

La urbo kun sia fortikaĵo estis grava por sekurigi la marvojon de Konstantinopolo ĝis Venecio. [ bezonas citaĵon ] La loĝloko konsistas el du partoj: La malsupra urbo estas la mezepoka urbo, ĉirkaŭita de murego sub la klifo, kaj poste estas la citadelo (fortikaĵo) supre sur la monteto, kiun oni povas atingi nur per ununura vojo, kruta kaj zigzaga. Ekde la 1920-aj jaroj, ne estis loĝantoj en la kastelparto de la urbo.

La itala (originale franca) formo de la urbonomo, Malvasia, donis sian nomon al vinberospecio, malvasia, kaj en victurno al Malmsey-vino [3].

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Μονεμβασιά Arkivigite je 2022-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (in Greek) Retrieved 10 March 2023
  2. ΦΕΚ B 1292/2010, Kallikratis reform municipalities (greke). Gazetaro de la registaro de Grekio. Arkivita el la originalo je 2021-10-10. Alirita 2021-09-09.
  3. Robinson, Jancis. (2006) The Oxford companion to wine, 3‑a eldono, Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-860990-6. OCLC 70699042.

Eksteraj ligiloj redakti