Montaro Buda estas mezalta montaro en Hungario en nordorienta Transdanubio, en okcidenta Pest (eĉ okcidenta Budapeŝto).

Situo de la montaro en Hungario
Montaro Buda ĉe Zsámbék

Bazaj informoj redakti

La montaro ne havas riverojn sed multajn kavojn. La tuta montaro estas parte loĝata, tamen tie vivas ekzemple gufoj, tatarfalkoj, sed kelkfoje jam okazis, ke apro naĝis en la Danubo ĉe urbocentro de Budapeŝto. Ĉiuj montoj estas ŝatataj ekkursejoj, diversaj turistaj vojetoj havas reton. Ankaŭ la plej grava turista vojo „tutlanda bluo” trairas la montaron.

La Monto Hármashatár [hArmaŝhatAr] estas dolomita (foje numulita kalkoŝtona monto 495 metrojn alta en Budapeŝto. Ĝi apartenas al Montaro Buda. La origina hungara nomo Hármashatár-hegy signifas hungare: trilanda punkto, ĉar ĝis 1873 limoj de Buda, Óbuda kaj Pesthidegkút tie renkontiĝis.

Historio redakti

Jam la prahomoj profitis tiun montaron. Ili postlasis diversajn ilojn. La romianoj havis sur Monto Gellért gravan elvidejon kaj signejon. La hungaroj kultivis ĉefe vitojn, baldaŭe persikojn kaj aliaj fruktojn. Nuntempe krom la loĝdomoj multe da feriejaj domoj estas videblaj, sed restis parto por arbaroj, kiuj estas pulmo de Budapeŝto.

Fontoj redakti

(Hu)

  • Budai-hegység. Turistakalauz. Cartographia, Budapest, 2007. ISBN 978-963-352-573-9
  • Bedő István: Nyugat Pest megye útikönyv (Budai-hegység). Nagykovácsi, 1999. ISBN 963-550-956-1
  • Hegytörténet. Hegytörténeti Konferencia Budapest-Hegyvidék 2000. Szerk.: Noéh Ferenc. XII. kerületi Önkormányzat és Tarsoly Kiadó, Budapest, 2001. ISBN 963-861-625-3
  • Dr. Árpád Juhász – dr. Gál Éva: A budai hegyvidék. Képzőművészeti Kiadó, 1988. ISBN 963-336-436-1
  • Magyarország kistájainak katasztere. Redaktis: Zoltán Dövényi. MTA Földrajztudományi Kutatóintézet. Budapest, 2010. ISBN 978-963-9545-29-8
  • Dr. Pápa Miklós: Budai hegyek útikalauz, Sport Lap- és Könyvkiadó, Budapest, 1956
  • Dr. Pápa Miklós: Budai-hegység útikalauz, Sport, Budapest, 1966