Moravský Beroun

urbo en Ĉeĥio
(Alidirektita el Moravsky Beroun)

Moravský Beroun (legu Moravski Beroŭn) estas urbo en Ĉeĥio kun 2 844 loĝantoj (2024), situanta en norda Moravio inter urboj Šternberk kaj Opava. Moravský Beroun estas pordego en montaron Nízký Jeseník.

Moravský Beroun
germane Bärn
urbo
Moravský Beroun - Preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria
Blazono
Oficiala nomo: Moravský Beroun
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Moravský Beroun
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Fervoja haltejo Moravský Beroun
 - fervojlinio n-ro 310
Situo Moravský Beroun
 - alteco 525 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 47″ N 17° 26′ 41″ O / 49.79639 °N, 17.44472 °O / 49.79639; 17.44472 (mapo)
Areo 51,22 km² (5 122 ha)
Loĝantaro 2 844 (2024)
Denseco 55,53 loĝ./km²
Unua skribmencio 1339
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 05
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 597678
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Moravský Beroun
Retpaĝo: www.morberoun.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dvorce, Lomnice, Roudno, Domašov nad Bystřicí, Hraničné Petrovice, Horní Loděnice, Norberčany, Křišťanovice kaj Dětřichov nad Bystřicí.

Historio

redakti

Historio de la urbo estas kunigita kun historio de sinjorujo el Šternberk en norda Moravio. Ĝiajn bazojn metis iam en duono de la 13-a jarcento Zdislav el Šternberk, kiu akiris cismontaron de Nízký Jeseník de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. La unua mencio pri la urbo signas, ke ĝi estis antaŭ la jaro 1339. En la jaro 1577 la urbo ricevis de imperiestro Rudolfo la 2-a rajton fari du datrevenajn foirojn. Post iom da tempo la urbo akiris ankaŭ rajton de libera komerco kaj foiro kaj elkranrajton. En la dua duono de la 16-a jarcento eklezia libereco kaŭzis novan ondon de germana almigrado, en kiu perdiĝas restojn de ĉeĥa loĝantaro. La urbo suferis dum la tridekjara milito, kiu alportis ekonomian malkreskon kaj mizero sekve kaŭzis fanatismon de sorĉistaj procesoj. Nur fine de la 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento la urbo travivas periodon de ekfloro kunigita kun teksindustrio. En la jaro 1872 estis finita fervoja kunigo kun Olomouc, en la jaro 1928 estis komencita aŭtobusa trafiko.

En Moravský Beroun komence de la 20-a jarcento vivis preskaŭ ekskluzive germanoj, alfluo de ĉeĥa loĝantaro komencis nur post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio post la jaro 1918.

Proksime de la centro, en urboparto nomata Ondrášov estas fontoj de eminenta mineralakvo konata sub nomo Ondrášovka. La akvo estis proklamita en la jaro 1357 far Stepano el Šternberk kiel kuraciga. Fonto Jozefo estis malkovrita jam en la jaro 1260.

Al historiaj memorigaĵoj apartenas naskodomo de profesoro Hanel (17511820), instruisto de Jakub Jan Ryba, kiu staras en la placo. Dominaĵo de la urbo estas preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario, kiu estis konstruita kiel evangelia renesanca en la jaroj 16061610 kun la plej malnova orgeno en Moravio.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 255
18805 427
18905 409
19005 319
19104 879
19214 439
JaroLoĝantoj
19304 326
19502 635
19612 834
19702 956
19802 827
19913 523
JaroLoĝantoj
20013 431
20143 118
20163 048
20173 043
20182 985
20192 957
JaroLoĝantoj
20202 934
20212 785
20222 860
20232 872
20242 844

Partoj de urbo

redakti

Rilataj artikoloj

redakti