Châtelat

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Moron)


Châtelat estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 124 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Châtelat
Blazono de Châtelat
Blazono de Châtelat
Balzono de Châtelat
Vilaĝa centro de Châtelat kun vilaĝa puto
Vilaĝa centro de Châtelat kun vilaĝa puto
Vilaĝa centro de Châtelat kun vilaĝa puto
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 581628 / 235886 (mapo)47.2736111111117.1958333333333Koordinatoj: 47° 16′ N, 7° 12′ O; CH1903: 581628 / 235886 (mapo)
Nombro de loĝantoj 124
Areo 4,09 km²
Alteco 802 m super marnivelo
Poŝtkodo 2715
Komunumkodo 0684
Mapo de Châtelat
Mapo de Châtelat
Mapo de Châtelat
vdr

Geografio redakti

Châtelat etendiĝas en vallarĝiĝo de la valo de la rivero Sorne, kiu nomiĝas Petit Val (en Esperanto Eta Valo). Sorne senakvigas la Etan Valon al la rivero Birs, kiu en Bazelo alfluas al Rejno. La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 4,09 km², de kiuj 44% estas kovritaj de arbaro, 53% servas por agrikulturo kaj 2% por setlado. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Châtelat mem la vilaĝetoj Fornet-Dessous kaj Moron.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Châtelat limas en nordo al Rebévelier, en oriento al Monible, en sudoriento al Sornetan, en sudo kaj okcidento al Saicourt, kaj en nordokcidento al Lajoux (JU).

Trafiko redakti

Châtelat situas ĉe la kantona ĉefvojo de Bellelay tra la Pichoux-Ravino al Bassecourt. Sur tiu vojo pasas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika transportreto, kiu tamen cirkulas nur sabate.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Châtelat datiĝas el la jaro 1335 kiel Schestellat.[1]

Dum mezepoko la Monaĥejo Bellelay posedis la interezprivilegion pri Châtelat. Ĝis fino de la 18-a jarcento la vilaĝo apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval. De 1797 ĝis 1815 Châtelat apartenis al Francio unue ĝis 1800 al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. Sub la franca regado Fornet-Dessous estis memstara komunumo. Per decido de la Viena Kongreso la vilaĝo en la jaro 1815 estis atribuita al la svisa Kantono Berno.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti