Metroo de Moskvo

metroa sistemo en Moskvo, Rusio
(Alidirektita el Moskva Metroo)
Metroo de Moskvo
Московский метрополитен
Stacioj de Metroo de Moskvo
Stacioj de Metroo de Moskvo
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Moskvo
 Rusio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 15-a de majo 1935
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 460,5 km
Nombro de linioj 14
Nombro de stacioj 263
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 9 milionoj (2012)
Traklarĝo 1 520 mm
Posedanto Registaro de Moskvo
Transportisto Metroo de Moskvo
vdr

Metroo de Moskvo (aŭ Moskva metroo, ruse Московский метрополитен) estas plejparte subtera sistemo de reltransporto (metroo) en urbo Moskvo (ĉefurbo de Rusio) kaj en kelkaj apartaj lokoj de Moskva provinco. Ĝi estas unu el plej ŝarĝitaj metrooj en mondo: dum unu labora tago veturigas ĝis 8 milionoj da pasaĝeroj.

Unua linio de Moskva metroo estis malfermita por pasaĝeroj la 15-an de majo 1935 kaj situis ekde Sokolniki ĝis Park Kulturi kun branĉo ĝis Smolenskaja. Dum unuaj 20 jaroj ĝi estis je nomo de Lazar Kaganoviĉ, ekde 1955 estas je nomo de Lenin.

Metroo de Moskvo enhavas en 2023, 14 liniojn kaj 263 staciojn. Ĝis jaro 2020 estis planata aldonado de 78 novaj stacioj. Komuna longo de metrolinioj (durelaj) estas 460,5 km.

Teknikaj detaloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Veturilaro de la Moskva metroo.

Mapo redakti

 
Mapo de Metroo de Moskvo (2024)

Linioj redakti

Linioj de Moskva metroo (koloroj en tabelo estas samaj kiel en mapo, informo estas por jaro 2016):

# Nomo (en Esperanto kaj ruse) Jaro de malfermo Longo Daŭro de veturo
010  Ruĝa — Sokolniĉeskaja — Сокольническая 1935 44,1 km 66 min
020  Verda — Zamoskvoreckaja — Замоскворецкая 1938 42,9 km 64 min
030  Blua — Arbatsko-Pokrovskaja — Арбатско-Покровская 1938 45,1 km 67 min
040  Helblua — Filovskaja — Филёвская 1935 14,9 km 29 min
050  Kolcevaja linio — Кольцевая 1950 19,3 km 30 min
060  Oranĝkolora — Kaluĵsko-Riĵskaja — Калужско-Рижская 1958 37,6 km 57,5 min
070  Violkolora — Tagansko-Krasnopresnenskaja — Таганско-Краснопресненская 1966 42 km 59,5 min
080  Flava — Kalininsko-Solncevskaja — Калининско-Солнцевская 1979 16,5 km 21,5 min
081  Flava — Kalininsko-Solncevskaja — Калининско-Солнцевская 2014 35,5 km 3 min
090  Griza — Serpuĥovsko-Timirjazevskaja — Серпуховско-Тимирязевская 1983 41,2 km 59 min
100  Helverda — Lublinsko-Dmitrovskaja — Люблинско-Дмитровская 1995 33,5 km 44 min
110  Bolŝaja kolcevaja linio — BKL — Большая кольцевая линия 2018 70 km 87,5 min
111  FERMITA Verdblua — Kaĥovskaja — Каховская 1984 3,3 km 5 min
120  Leĝera — Butovskaja — Бутовская 2003 10,0 km 18 min
130  Monorelo de Moskvo — Московский монорельс 2004 4,7 km 20 min
140  Centra ringo de Moskvo — Московское центральное кольцо 2016 54 km 84 min
150  Nekrasovskaja linio — Некрасовская линия 2019 6,9 km 9 min
160  Troickaja linio — Троицкая линия 2024
170  Rublovo-Arĥangelskaja linio — Рублёво-Архангельская линия 2027 18,7 km
180  Birjulovskaja linio — Бирюлёвская линия 2027 20,7 km

Sume 349.5 km (sen Monorelo, Centra ringo de Moskvo kaj projektataj linioj).


Monorelo de Moskvo redakti

En skemo estas ankaŭ Monorelo de Moskvo (linio 13, antaŭe nomita M1) ĝis 2008 funkciinta en ekskursa reĝimo: ekde la 8-a ĝis la 20-a horo kun 20-minutaj intervaloj; bileto kostis kelkoble pli ol en metroo. Ekde 10-a de januaro 2008 ĝi funkcias en transporta reĝimo. Ekde 1-a de januaro 2013 biletoj de Moskva metroo estas uzeblaj ankaŭ tie.

Specialaj linioj redakti

En Moskvo ekzistas sekreta metroa linio konstruita dum la stalina epoko pri kiu oni scias malmulte. Ĝi ne estas uzebla de pasaĝeroj.

Stacioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de stacioj de Moskva metroo.

Moskva metroo enhavas 228 funkciantajn staciojn. Kelkaj stacioj estas konstruataj.

Veturanta materialo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Veturilaro de la Moskva metroo.

Biletoj redakti

En Moskva metroo aspekto de biletoj ofte ŝanĝiĝas. Ekde 1-a de januaro 2013 oni uzas novan komunan bileton por veturoj en metroo kaj surtera transporto.

 

Magneta bileto de moskva metroo por 20 veturaĵoj. Ĝi estas kartona, de amplekso 84*54 mm. Ĝi jam estis uzita 9 foje, do ĝi validas por ankoraŭ 11 fojoj (nombro "11" en la fino de tria linio sur la dorsa flanko).

Teksto sur vizaĝa flanko de la bileto:

"Moskva metropoliteno

Bileto № ...

Sur rea flanko de la bileto dum vendo en du unuaj linioj sinsekve estas skribitaj: limo de kvanto da veturaĵoj, kosto, lasta tago kiam oni devas komenci uzi la bileton. (vere en tiu bildo ĉi tiuj linioj estas du antaŭlastaj, ĉar sur ĵus vendita bileto estas nur tri lastaj linioj)

Dum la unua uzo informo pri periodo de uzado estas printata. (en la unua linio)

Veturigado de pakaĵo pagatas aparte.

La bileto bezonas gardan konservon kaj uzon.

Konservu la bileton ĝis fino de la veturaĵo.

Falsado de biletoj estas punata laŭ leĝo."

Legu E-lingvajn konsilojn — Kiel uzi Moskvan metroon.

Wi-Fi redakti

La 2-an de decembro 2014 la sendrata Wi-Fi estas nun havebla en ĉiuj metrolinioj de la Metroo de Moskvo. Ĉiuj 12 linioj estas ekipitaj de senpaga retaliro, kun longeco de pli ol 325 km, dum la nombro de veturiloj kiuj havas alirpunkton estas pli ol 5 mil. Nuntempe Wi-Fi reto funkcias en prova modo, ĝi funkcios ekde la 1-a de januaro 2015 en plena sendrata retaliro en la metroo.

Estas grave noti, ke tia projekto estas unika en la mondo ĝis nun. En kelkaj urboj ĉirkaŭ la mondo estas Wi-Fi en la metrostacioj, sed ne en la tuneloj. En Moskvo, tiu servo estas havebla al pasaĝeroj nur en veturiloj, en stacidomoj kaj en la vestibloj la reto ne estas havebla. La datuma transsenda rapideco estas de pli ol 100 Mbit/s en la vagonaro.

"Provizi aliron al la Interreto en la metroo - tio estas ne nur transport-servoj, sed ankaŭ servoj, celantaj certigi pli komfortan iradon al niaj pasaĝeroj", - diris la ĉefo de la Moskva Metroo Dmitrij Pegov.

La projekto ekipi veturantan materialon de la metroo per Wi-Fi reto komencis esti implementita ekde la 1-a de septembro 2013. La unuaj linioj ekipitaj de senpaga retaliro estis Kaĥovskaja linio kaj Kolcevaja linio. La posedanto kaj funkciigisto de sendrata norma datum-reto Wi-Fi en la veturanta materialo de Moskva metroo estas kompanio "Maxima Telekom". Je propra kosto la entrepreno instalis bazo-staciojn kaj ekipis la veturilojn per la necesa materialo por ricevi kaj transdoni signalon.[1][2]

Moskva metroo en beletro redakti

En Esperanto-literaturo redakti

En rusa literaturo redakti

  • "Nokta patrolo" (ruse "Ночной дозор"), Sergej Lukjanenko
  • "Metroo-2033" (ruse "Метро-2033"), "Metroo-2034" (ruse "Метро-2034"), Dmitrij Gluĥovskij

Referencoj redakti

  1. Wi-Fi в метро. (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2015-12-12. Wi-Fi в метро. (ruse)
  2. Free Wi-Fi in the Moscow metro - Maxima Telekom

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti