Mossoró estas urbo de la brazila subŝtato Norda Rio-Grando proksima 285 km de Natalo kaj mezvoja inter tiu urbo kaj Fortalezo. Fondita en 1852, la municipo havas 244.287 enloĝantojn.

Urbo Mossoró
Memorial da Resistência (Mossoró)
Memorial da Resistência (Mossoró)

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo • urbego
Datreveno 15-a de marto 1852
Fondiĝo 1852
Urbestr(in)o Maria de Fátima Rosado Nogueira (DEM) ĝis 2012
Situo
Situo de Mossoró
Situo de Mossoró
Subŝtato Norda Rio-Grando
Mezoregiono Oeste Potiguar
Mikroregiono Mossoró
Najbaraj urboj Ne disponebla
Distanco al la subŝtata ĉefurbo 245.59 kilometroj
Geografiaj aspektoj
Areo 2108.9 km²
Loĝantaro 244 287 loĝ. 2009[1]
Loĝdenso 100.4 loĝ./km²
Alteco 16 metroj
Klimato Ne disponebla
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0.735 2000[2]
MEP R$ 1,707,797,000 2005
MEP per capita R$ 3,155.00 2005[3]
vdr

Ĝi estas la brazila municipo kiu plej multe produktas nafton kaj kuirsalon. Ankaŭ fruktokulturo por eksportado estas grandskala ekonomia aktivaĵo de la urbo.

En ĝi sidas la ĉefa kampuso de Universitato de la Subŝtato Norda Rio-Grando.

Ĝi estis la unua urbo kiu laŭleĝe rajtigis virninan baloton en Latinameriko.

Esperanto en Mossoró redakti

La pioniro de Esperanto-movado en "Mossoró" (pere de la juna esperantisto Carlos Petinati, kiu estas lia nepo) kaj eble en la subŝtato "Rio Grande do Norte" estis, S-ro Targino Soares. Inter lia korespondaĵo troviĝas invito al la memoriga solenaĵo okazonta la 29-an de junio 1931, okaze de la 25-a Fonddatreveno de la Klubo, sub la prezido de D-ro Everardo Backheuser, fondinto kaj honora prezidanto de la Klubo en Rio de Janeiro. Targino interŝanĝis kun estraranoj de Brazila Klubo de Esperanto en la jaro 1931. Targino interŝanĝis korespondaĵon kun D-ro A. Couto Fernandes kaj eĉ kun UEA, alveninta el Genevo, datumita de la 10-a de Julio 1934.

La prelego pri la lingvo Esperanto estis okazita de D-ro Mario Teixeira de Freitas, direktoro de statistiko kaj disvastigado de Ministerio pri Edukado kaj Publika Sano.

Targino en 1945 reprezentis la urba movado en la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Referencoj redakti

  1. IBGE (2009). Estimativas populacionais para os municípios brasileiros em 01.07.2009. (PDF). Alirita 15 de oktobro 2009.
  2. PNUD Brasil (2003). Índice de Desenvolvimento Humano - Municipal, 1991 e 2000. (HTML). Atlas do Desenvolvimento Humano. Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 15 de oktobro 2009.
  3. IBGE (2007). Produto Interno Bruto dos Municipios 2002-2005. (PDF). Alirita 15 de oktobro 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Koordinatoj: 5° 11′ 17″ S 37° 20′ 38″ U / 5.188 °S, 37.344 °U / -5.188; -37.344 (mapo)