Muelejo de Horn por spicoj

Muelejo de Horn por spicoj situas sur maldekstra bordo de rivero Chřibská Kamenice en Dolní Chřibská, kiu estas parto de urbo Chřibská en distrikto Děčín en Regiono Ústí nad Labem. La eksa muelejo komune kun la devena ekipaĵaro estas enskribita en Centra listo de memorindaĵoj de Ĉeĥio sub numero 30558/5-5030.

Muelejo de Horn por spicoj
muelejo
Muelejo de Hron, fabriko por spicoj
Oficiala nomo: Hornův mlýn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Municipo Dolní Chřibská
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Luzacia montaro
Rivero Chřibská Kamenice
Situo Muelejo de Horn por spicoj
 - koordinatoj 50° 51′ 49″ N 14° 27′ 24″ O / 50.86361 °N, 14.45667 °O / 50.86361; 14.45667 (mapo)
Konstruita 1884
 - Alikonstruita 1907
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hornův mlýn
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua mencio pri la muelejo en loko de la hodiaŭa objekto n-ro 35 en Dolní Chřibská devenas el la jaro 1713. En tereziana katastro estis en tiu ĉi loko indikata muelejo kun du segejoj. En la jaro 1787 estis menciata etaĝa konstruaĵo kun kelo kaj garbejo.

 
Memorindaĵoj en Dolní Chřibská - maldekstre muelejo de Horn, dekstre unu el arkozonaj domoj

En la jaro 1884 ĉi tie sur la maldekstra bordo de la rivero konstruis entreprenisto Josef Horn kun sia kunulo akvan muelejon por spicoj. En la muelejo estis prilaborataj diversaj specoj de spicoj, precipe pipro kaj vanilo, sed ankaŭ vico de pluaj, kiel estas karvio, fenkolo, cinamozingibro. La spicoj estis el Chřibská eksportataj en la tutan Aŭstrion-Hungarion.

En la jaro 1907 estis konstruita nova etaĝa konstruaĵo, en kiu estis deponejoj, loĝejo kaj kancelario. En la jaro1942 aĉetis firmao "Josef Horn & Co., Mlýn na koření a obilní mlýn, dovoz koření a čaje" ("Josef Horn & Co., Muelejo por spicoj, importo de spicoj kaj teo") el Dolní Chřibská proksiman fabrikon de Hübel en loko Na Potocích, kie ĝi aranĝis pluajn deponejojn por sia produktado.

Post finigo de la dua mondmilito la posedanto de muelejo estis ellandigita Germanion kaj la muelejo estis ensumigita en entreprenon Balírny obchodu (Pakumejoj de vendejo), kiu komence de la 1990-aj jaroj pereis.

Nur en la jaro 1961 la movumo de la mueleja ekipaĵo estis alikonstruita el la akva en elektran.

Oni muelis la spicojn en Chřibská ĝis la jaro 1980, pli poste la areo servis kiel pakumejo de spicoj.