Nacia muzeo (Prago)

muzeo ĉe Prago, Ĉeĥio
(Alidirektita el Nacia Muzeo (Prago))

Nacia muzeo estas ĉefa ĉeĥa muzea institucio. Ĝi estas la plej granda muzeo de Ĉeĥio.

Nacia muzeo
ĉeĥe: Národní muzeum
muzeo
Praha Národní muzeum 2.jpg
Historia konstruĵo de Nacia muzeo
Oficiala nomo: Nacia muzeo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Prago
Historia regiono Bohemio
Parto de Nova Urbo
Placo Venceslaa Placo
Situo Nacia muzeo
 - koordinatoj 50° 04′ 45″ N 14° 25′ 50″ O / 50.07917 °N, 14.43056 °O / 50.07917; 14.43056 (mapo)
Fondita 1818
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
RedHut.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Prago
RedHut.svg
Situo enkadre de Prago
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: National Museum in Prague (institution)
Retpaĝo: Retpaĝo de la muzeo
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Signifo de Nacia muzeoRedakti

Ĝia alvokiĝo estas kontribui al disvolviĝo de nacia identeco, same kiel al konscio de aparteneco al vastampleksa tutaĵo de eŭropa kaj monda societo kaj kulturo. Ĝi estas institucio, kiu kolektas multajn sciencajn fakojn (de natursciencoj ĝis fakoj de societaj sciencoj). Hodiaŭ estas kvin ĉefaj partoj de muzeo: Naturscienca muzeo; Historia muzeo; Biblioteko de Nacia muzeo; Muzeum de Náprstek kaj Ĉeĥa muzeo de muziko.

Historio de muzeoRedakti

Muzeo estis fondita en jaro 1818 sub nomo Patriota muzeo en Bohemio fare de Kaspar Maria von Sternberg. De jaro 1818 ĝi havis nomon Ĉeĥa muzeo, dum jaroj 1854-1919 poste Muzeo de Reĝlando ĉeĥa. Antaŭ konstruado de nova konstruaĵo ĝi estis provizore en palaco de Ŝternberkoj kaj de Nostic.

Ĉefa konstruaĵoRedakti

 
Nacia muzeo

Novrenesanca konstruaĵo de projektanto Josef Schulz devenas de jaroj 1885-1990 kaj ĝi estas monumenta dominanto de tuta Venceslaa Placo.

Problemoj de muzeoRedakti

En jaro 1968 estis la antaŭa fasado damaĝita de kugloj de soveta armeo. Dum la unua duono de 1970-aj jaroj estis kelkaj muroj damaĝitaj dum konstruado de metroo. La konstruaĵo neniam estis tutsume rekonstruita; en komenco de 21-a jarcento la muzeo estas tiel en tre malbona stato.

Krome problemo kun kapacito, kiu en estonteco ne sufiĉos, estas ankaŭ problemo kun intensa trafiko ĉirkaŭ muzeo, ĉar ĉirkaŭ ĝi gvidas praga magistralo. Planata estas tunelo kaj tiel kvietiĝos placo antaŭ muzeo.

Eksteraj ligilojRedakti