Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio
La Nacia kaj Universitata Biblioteko (slovene Narodna in univerzitetna knjižnica, mallongigita NUK), establita en 1774, estas la nacia biblioteko, la plej granda biblioteko kaj unu el la plej grava nacia edukaj kaj kulturaj institucioj de Slovenio.
Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio | ||
---|---|---|
nacia biblioteko universitata biblioteko universitata biblioteko biblioteko | ||
Komenco | 1774 vd | |
Geografia situo | 46° 2′ 49″ N, 14° 30′ 14″ O (mapo)46.04694444444414.503888888889Koordinatoj: 46° 2′ 49″ N, 14° 30′ 14″ O (mapo) | |
Lando(j) | Slovenio vd | |
Sidejo | Ljubljano | |
Situo | urba municipo Ljubljano | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Historio
redaktiLa biblioteko estas konsiderita kiel la heredanto de la 18-ajarcenta publika biblioteko, kiu estis establita en 1774 kiam Maria Teresa emisiis edikton sub kiu pli ol 600 libroj postvivantaj la fajron de la jezuitkolegio estis metitaj en publikan uzon. En tiu tempo, biblioteko nomita Licejska knjižnica estis establita. En 1807 ĝi ricevis la rajton je deviga kopio kaj tiel fariĝis deponeja biblioteko. En 1919 ĝi iĝis la centra biblioteko de Slovenio. Post kiam la Universitato de Ljubljano estis fondita en 1919, ĝi funkciis kiel universitata biblioteko. Post la Dua Mondmilito, ĝi ricevis nacian statuson, ŝanĝante sian nomon al Nacia kaj Universitata Biblioteko en Ljubljano. Laŭ la Deviga Eldona Kopia Akto, eldonistoj estas devontigitaj submetiĝi kopion de ĉiu eldono al la Nacia kaj Universitata Biblioteko.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo estis konstruita laŭ planoj preparitaj fare de Jože Plečnik en 1930-1931. Konstruado daŭris de 1936 ĝis 1941. La biblioteko situas en la centro de Ljubljano sur la loko de iama malfrurenesanca palaco de la aristokrata familio Auersperg.
Kiel en la supozo de Plečnik, la biblioteko estis planita por ĉ 240 mil. volumoj, kaj nun ĝia kolekto superis 2,5 milionojn da volumoj (2011), la problemo de la neceso de nova konstruaĵo delonge daŭris. Ĝia konstruado komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj en la centro de Ljubljano - financaj problemoj kaŭzas interrompon de konstrulaboroj de tempo al tempo. Komence de la 21-a jarcento, tio estis interkovrita per juraj malfacilaĵoj (posedrajtoj al tero). Nuntempe, NUK luas stokejojn ekster sia propra konstruaĵo.