Nagykeresztúr [nadjkerestUr] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Salgótarján. Nagykereszt signifas: granda kruco.

Blazono de Nagykeresztúr
Panoramo de Nagykeresztúr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Nagykeresztúr situas sub monto 456 m-ojn alta en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Bátonyterenye kaj Salgótarján troviĝas po 14, Pásztó 15, Szécsény 17 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio okazis en la 1330-aj jaroj, kiel vilaĝo havanta preĝejon. Supozeble dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. La loko ĝis 1999 estis ekstera parto de Lucfalva, tiam nova municipo fondiĝis. La sporadaj loĝdomoj komencis formiĝi en la 1930-aj jaroj. Vilaĝservoj estas biblioteko, kulturdomo, migra poŝto.

Vidindaĵo redakti