Naucalpan de Juárez

Naucalpan de Juárez estas metropolo kaj universitata urbo en Meksiko, sidejo de komunumo Naucalpan.

Naucalpan de Juárez
urbo
cabecera municipal (en) Traduki
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 913 681  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 19° 29′ N, 99° 14′ U (mapo)19.47857-99.23367Koordinatoj: 19° 29′ N, 99° 14′ U (mapo) [+]
Alto 2 284 m [+]
Naucalpan de Juárez (México)
Naucalpan de Juárez (México)
DEC
Situo de Naucalpan de Juárez
Naucalpan de Juárez (Meksiko)
Naucalpan de Juárez (Meksiko)
DEC
Situo de Naucalpan de Juárez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Naucalpan de Juárez [+]
vdr
Vidu ankaŭ la apartigan liston Juárez.

Mapo pri loko de Naucalpan de Juárez

Vojo en Naucalpan de Juárez
Vido en Naucalpan de Juárez
Preĝejo en Naucalpan de Juárez

Bazaj informoj

redakti

Loknomo

redakti

La indianoj nomumis la lokon (Naucalpan) "loko de 4 domoj". Vorto Juárez aldoniĝis en 1874 honore al Benito Juárez.

Geografio

redakti

Naucalpan de Juárez situas meze de la lando en proksimeco de ĉefurbo Meksikurbo inter montoj.

Historio

redakti

Antaŭ la hispanoj aztekoj vivis tie. La hispanoj alvenis en 1521, la fondo okazis en 1574, komence precipe preĝejoj konstruiĝis. Pri la tiamaj tempoj estas diversaj legendoj. Baldaŭe en la ĉirkaŭaĵo oni minadis ŝtonojn, sablojn kaj similajn. En 1826 memstara municipo fondiĝis, la urbostato deklariĝis en 1957.

Ekonomio

redakti

En Naucalpan de Juárez oni okupiĝas pri nutraĵoj, tabako, teksaĵoj, kemiaĵoj kaj papero. Industria parko apartenas al la urbo.

Klimato

redakti

En Naucalpan de Juárez la averaĝa jara temperaturo estas 15 °C, en somero 32 °C, en vintro nur 3 °C. Jare pluvas 800 mmm, aŭ iom malpli.

Vidindaĵoj

redakti

Ĝemelurboj

redakti