Ernest Naville

svisa esperantisto
(Alidirektita el Naville)

Ernest NAVILLE (13-a de septembro 18163-a de majo 1909) [navij] estis franclingva svisa esperantisto. Li estis filozofo kaj kelkan tempon universitata profesoro en Genève. Unu el la malmultaj scienculoj, kiuj en la 19-a jarcento atentis Esperanton. En 1899 li sendis gravan raporton al la Franca Akademio de Sciencoj, kies membro li estis, pri la lingvo internacia, kaj konkludis tute favore al Esperanto. Eĉ 88-jara li parolis por Esperanto en la filozofia kongreso en Genève. Lia verko „La Devo“ aperis en Esperanta traduko de Antido (pseudonimo de René de Saussure).

Ernest Naville
Ernest Naville en 1848, portreto farita de Elie Lecoultre kaj aperinta en la verko "Ernest Naville, sa vie et sa pensée" (lia vivo kaj pensado), de Hélène Naville (1913)
Ernest Naville en 1848, portreto farita de Elie Lecoultre kaj aperinta en la verko "Ernest Naville, sa vie et sa pensée" (lia vivo kaj pensado), de Hélène Naville (1913)
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1816 (1816-12-13)
en Chancy
Morto 27-an de majo 1909 (1909-05-27) (92-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Poussy (en) Traduki, 529 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Ĝenevo (1835–1839) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro François Marc Louis Naville (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Adrien Naville (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
teologo
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Verkoj

redakti
  • La Devo. Eld. Kŭndig, Ĝenevo, 1910? (11x16), 156 pĝ.
 
 Tiu parolado pri la deve estis farata du fojojn, en Ĝenevo kaj poste en Laŭzano, dum la vintro de 1867-1868. (Ĝi estis konservata per stenografado kaj unue publikigata en Bibliothèque Universelle.

Ne estas bezone insisti pii la granda intereso, kiun povas havi por la esperantistoj traduko de verko de Ernest Naville (1816-1909), kiu estis samtempe tre fama filosofo kaj honora prezidanto de la Svisa Esperanta Societo. La libro enhavas komparon inter la diversaj skoloj filozofiistaj el la antikveco kaj la nuntempo. Ĝi finiĝas jene : la vorto « devo » estas altegan por la konscienco haj ĝi farigas dolĉa por la koro, kiam estas ni komprenintaj ke amo estas bazo de l' ordono : la devo.

Tiu ĉi verko rimarkigas sin per pruvo por anstataŭigi la supersignitajn literojn en la presejoj kie tiuj mankas. La litero ŭ estas presata u (sen akcento); ĉ , ĝ , ĥ , ĵ, ŝ , fariĝas c*, g* , h*, j*, s*, kun posta punktorenversita. La eksperimento, laŭ mi, plene sukcesis kaj tute ne ĝenis min dum la legado. Sed mi opinias, ke ĝi pli kaj pli fariĝos nenecese, ĉar la supersignitaj tipoj estas facile ĉie aĉeteblaj. 
— Belga Esperantisto n025 (nov 1910)
 
 Ĉiuj Esperantistoj, kiuj havis la feliĉon ĉeesti la Ĝenevan Kongreson en 1906, memoros tiun eminentan filozofon, Ernest Naville, kiu tiel varme aprobis nian movadon kaj sendis sian koran bondeziron al la Kongreso, kiun li persone ne povis partopreni pro sia granda okupiteco kaj maljuneco. La nuna verko estas traduko de parolado havita de li en Ĝenevo kaj poste en Laŭzano en la vintro de 1867-68 kaj prezentas li filozofion «de la morala devo laŭ la plej alta kristana vidmaniero, klarigante ankaŭ, kiamaniere ne prosperis al la filozofoj de la antikva mondo solvi la enigmon de la vivo per la principo de feliĉo akirota per volupto. Kiel ajn dezirinde estas, ke ni havu en nia lingvo du apartajn radikojn por diferencigi la fizikan devon (kion oni ne povas ne fari) de la morala devo (kion bona homo nur pro sia boneco ne povas ne fari), tamen tre malofte en la traduko aperas embaraso pro la dusenca uzado de la vortradiko “dev'..” Laŭ la tipografia vidpunkto, tiu ĉi libro estas eksperimento pri la anstataŭigo de la supersignoj per “'renversita punkto.” Tiel la literoj ĉ, ĝ, h, ĵ, Ŝ estas montrataj per c', g', h’, j', s', sed strange la litero ŭ estas montrata per u kaj e per u', Kompreneble la ordinaraj supersignoj estas preferindaj, kaj la ĉiutaga sperto pruvas, ke ili estas facile haveblaj en ordinaraj okazoj, ĉar la presistoj, avidante mendon, ĉiam pli volonte aldonas al sia literprovizo la speciale Esperantajn literojn. Tamen okazas foje, ke pro diversaj kaŭzoj oni devas presigi ĉe ĵurnalo, kiu ordinare ne presas esperante; kaj eĉ pli ofte okazas, ke oni timas, ke li eble iam devos tion fari. El tio naskiĝis diversaj proponoj por anstataŭigi la supersignojn en okazoj de bezono; kaj el ĉiuj tiaj proponoj ĝis nun aperintaj, la nune traktata ŝajnas al mi persone la plej simpla kaj bonaspekta kaj ĝenerale praktika. Tamen post atenta tralegado de tiu ĉi libro mi devas konfesi, ke eĉ ĝis la fino ĝi postulis ian malgrandan streĉitecon de la atento, kiu prefere estus dediĉata al la pensesprimado de la aŭtoro. Ĉe c', h', j', s' tiu ĝeno estis post iom da praktiko preskaŭ nesentebla, sed ĉe g': mi spertis ĉiufoje ian neagrablan paŭzeton, pro la kunmikso de la signeto kun la kapornamo, kiun normale portasla litero g. Tiu ĉi eksperimento estas interesa, kaj espereble S-ro de Saussure per sia genio povos elpensi rimedon kontraŭ la dirita malfacileto Eble la enmeto de tre maldika “spaceto” inter la g kaj la signeto donus la solvon. 
— A. E. W., La Brita Esperantisto - Numero 069, Septembro (1910)

Eksteraj ligiloj

redakti