Nederlanda-Indonezia Unio

La Nederlanda-Indonezia Unio - nederlande Nederlands-Indonesische Unie, indonezie Uni Belanda-Indonesia - interkonsentita en 1949 kaj malfondita en 1954, estis la provo de la ŝtato Nederlando politike ligi al si la eksan kolonion Nederlanda Hindio (la nuna Indonezio) ankaŭ post la ŝtata sendependiĝo. La du ŝtatoj estu ligataj en konfederacio, kies ŝtatestro en persona unio estu la reĝo/reĝino de Nederlando. La konfederacio tamen malpli efikis ol la preskaŭ samtempe ekestinta Franca Unio, kaj multe malplilongdaŭris ol la brite dominita Komunumo de Nacioj.

Nederlanda-Indonezia Unio
Plena origina nomo:
Nederlands-Indonesische Unie
Uni Belanda-Indonesia
 Nederlando
 Nederlanda Hindio
 Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio
19491954 Nederlando 
Indonezio 
konfederacio
Geografio
Ĉefurbo:
Amsterdamo - Ĝakarto (Batavio)
Areo:
1 934 315 km² km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
pli ol 86 milionoj (en 1950)
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Nederlando Nederlando
Nederlanda Hindio Nederlanda Hindio
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio Unuiĝintaj Ŝtatoj de Indonezio
Postsekvaj ŝtatoj:
Nederlando Nederlando
Indonezio Indonezio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
la jena skemo bildigas la kompare signife pli grandan areon de Indonezio (ruĝe, kun Okcidenta Nov-Gvineo dekstre) ol de Nederlando (blue).