Nemčiňany, hungare Nemcsény estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Zlaté Moravce.

Nemčiňany situas en la plej griza regiono
Preĝejo de Nemčiňany

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Zlaté Moravce troviĝas 10 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1232 en formo Nenchez. La loĝantoj estis reĝaj servistoj. En 1910 loĝis tie 640 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Aranyosmarót, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo trovis sin laŭ la nova landolimo ĉe la slovaka flanko. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la slovakoj vivas en majoritato, apartenu al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 784 da homoj, (754 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti