Nemeske
Nemeske [nemeŝke], kroate Nemeška estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár. En la loknomo nemes signifas hungare: nobelo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 11 6 km²
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 7981
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 46°01′17″N 17°42'55″E
Situo redakti
Nemeske situas sur ebenaĵo, ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs preteriras. Szigetvár troviĝas 10, Barcs 26, Pécs 44, Kaposvár 49, Budapeŝto 229 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1492. Dum regado de la turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis. En 1910 vivis en Nemeske 552 homoj, (548 hungaroj). Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Nemeske migra poŝto servas.