Nemoveblaĵa veziko

Oni uzas la esprimon nemoveblaĵa veziko por la plialtigo, en la plej parto de la industriigitaj landoj, de la prezoj de la nemoveblaĵoj tre supre el tiuj el la cetero de havaĵoj kaj servoj, precizigita en du ĉefaj tajdoj dum la du jardekoj de mezo de la 1980-aj jaroj al la mezo de la unua jardeko de la 21-a jarcento, kun la sekva generacia rompo kiun tio generis ĉar ĝi tuŝis bazan havaĵon de deviga konsumo kia estas loĝejo.

La nemoveblaĵa veziko en Granda Britio: prezo de la nemoveblaĵoj, alĝustigitaj al la inflacio, el 1975 al 2006.
Multaj projektitaj loĝejaroj restis nefinitaj aŭ neloĝataj, nome fantomaj urboj en Hispanio (Yebes).

Disvolvigo redakti

La ĉefaj tuŝitaj landoj estis la jenaj: nome Danio, Aŭstralio, Belgio, Francio, Grekio, Irlando, Italio, Nederlando, Norvegio, Hispanio, Portugalio, Svedio, Sudafriko, Novzelando, Granda Britio kaj Usono, inter aliaj, ĉiu kun diferenca intenseco kaj propraj specialaĵoj.

En Hispanio ekzemple, la nemoveblaĵa veziko tuŝis ĉefe la ĉirkaŭajn areojn de Madrido, Barcelono, aliaj grandurboj, ĉiuj provincaj ĉefurboj, marbordaj areoj kaj ĉefe tiuj por someraj libertagoj ktp. Por Madrido, ĝi okazigis enorman plialtigon de prezoj de loĝejoj ne nur en la ĉirkaŭaĵo mem, sed ankaŭ en la urba kerno. Krome oni konstruis tro multe en la espero vendi tiujn novajn loĝejojn al novaj posedantoj kiuj petu pruntojn al banko. Do tio rilatis al ekonomia krizo ankaŭ de bankoj, kiuj multe riskis. Sekve oni fermis la aliron al novaj pruntoj kaj la tuta konstruindustrio ruiniĝis. Multaj projektitaj loĝejaroj restis nefinitaj aŭ neloĝataj, nome fantomaj urboj. La reklasigo de terenoj por novaj loĝejaroj malfermis vojon al politikista koruptado.

Bibliografio redakti

  • John Calverley (2004), Bubbles and how to survive them, N. Brealey. ISBN 1-85788-348-9
  • Robert J. Shiller (2005). Irrational Exuberance, 2a eld. Princeton University Press. ISBN 0-691-12335-7.
  • John R. Talbott (2003). The Coming Crash in the Housing Market, New York: McGraw-Hill, Inc. ISBN 0-07-142220-X.
  • Andrew Tobias (2005). The Only Investment Guide You'll Ever Need (sendata eld.), Harcourt Brace and Company. ISBN 0-15-602963-4.
  • Eric Tyson (2003). Personal Finance for Dummies, 4a eld., Foster City, CA: IDG Books. ISBN 0-7645-2590-5.
  • Burton G. Malkiel (2003). The Random Walk Guide to Investing: Ten Rules for Financial Success, New York: W. W. Norton and Company, Inc. ISBN 0-393-05854-9.
  • Elizabeth Warren kaj Amelia Warren Tyagi (2003). The Two-Income Trap: Why Middle Class Mothers and Fathers are Going Broke, New York: Basic Books. ISBN 0-465-09082-6.

Eksteraj ligiloj redakti