Peter Pan

fikcia eterne 12-jara knabo
(Alidirektita el Neniamlando)

Peter Pan estas fikciulo elverkita far Skota aŭtoro kaj teatroverkisto James Matthew Barrie (18601937). Li verkis de infanamikecoj kaj la propra vivo. Post la morto de lia pli aĝa frato David - la plej ŝatata de la patrino - ŝi ade rememorigis la morton de infano, kiu suferis pro infana propsika nekresko kaj eventuale naneco malgraŭ manko de nek malnutro nek infektoj. Li altiĝis ĝis nur 147 cm kaj montriĝis en postmorta ekzameno post 60a jarvivo ke li neniam adoleskiĝis .[1]

Peter Pan
fikcia homo • literatura rolulo • rolulo en fantasta filmo • fikciulo en televida serio
Kreita de James Matthew Barrie
Verko Peter Pan
Peter Pan, or The Boy Who Would Not Grow Up
Peter Pan in Kensington Gardens
Peter Pan in Scarlet
Rolita de Nina Boucicault, Betty Bronson, Maude Adams, Mary Martin, Robin Williams, Jeremy Sumpter, Robbie Kay, Levi Miller
Informoj
Eble sama Peter Pan
Sekso vira
Loĝloko Neverland, Kensington Gardens
Malamikoj Captain Hook
vdr
la verkisto jen kun la 6-jara Michael Llewelyn Davies alivestita kiel "Peter Pan" en rola ludo de aŭgusto 1906. Michael estis la tria el kvar knaboj de amika familio, kiuj laŭ Barrie estis la ĉefa inspiro kaj de Peter Pan kaj de la aliaj knaboj en la verkaĵoj.

Bubo kiu flugas kaj magie malkonsentas plenkreskiĝi, Peter Pan pasas sian ĉiaminfanecon aventurante sur la malgranda insulo de Neniamlando kiel la ĉefo de la knabaro aŭ la Perditaj Knaboj, foje renkontante feojn kaj piratojn, kiel la Kapitano Hoko kaj malofte kun normalaj knaboj de la ekstera mondo.

Desegno de Peter Pan ludante fluton, de la romano Peter and Wendy publikita en 1911

Krom la du verkoj fare de Barrie, la fikciularo aperis oftege en amaskomunikiloj kaj aĉetaĵoj.

Historio redakti

Peter Pan unue aperis en The Little White Bird (Blanka Birdeto), 1902 romano por plenaĝuloj. Post la sukcesega teatraĵo kiu aperis en 1904, la publikistoj, prenis ĉapitrojn 13-18 de Blanka Birdeto kaj republikis ilin en 1906 titolante Peter Pan en Kensington Gardens, kun la aldono de desegnoj de Arthur Rackham.[2]

La teatraĵo Peter Pan, or The Boy Who Wouldn't Grow Up (Petro Pajno, aŭ la Knabo kiu neniam plenkreskiĝis, pligrandigita en romano, publikiĝis en 1911 kiel Peter kaj Wendy, kaj poste kiel Peter Pan kaj Wendy.

Peter Pan poste aperis en multaj versioj, postversioj, kaj antaŭversioj, filmoj kiel la de 1953 bildstrifilmo de Walt Disney, muzikteatraĵoj, aktorfilmoj kiel Hook (1991), Peter Pan (2003 kun Jeremy Sumpter) kaj Pan (2015), kaj romano Peter Pan in Scarlet (2006). Li ankaŭ aperas en multaj aliaj verkoj, pro tio ke la kopirajto jam ĝisfiniĝis en plejparto de mondaj landoj.

Bildgalerio redakti

Filmoj redakti

Referencoj redakti

  1. Why Zebras Don't Get Ulcers by Robert M. Sapolsky (1994) ISBN 9780805073690
  2. Birkin, Andrew. (2003) J.M. Barrie & the Lost Boys. Yale University Press, p. 47. ISBN 0300098227.