Nezdenice estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Zlín, en distrikto Uherské Hradiště, sur sudorienta terangulo de Moravia Slovakio sur dislimejo de Blankaj Karpatoj kaj Vizovica montetaro. Ĝi etendiĝas sur ambaŭ bordoj de rivero Olšava, laŭlonge laŭ ŝoseo II/495, 8 km oriente de urbo Uherský Brod kaj 5 km sudokcidente de urbo Bojkovice. Vivas ĉi tie 726 loĝantoj (2023).

Nezdenice
municipo
Vido al Nezdenice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nezdenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Bojkovice
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Montaro Vizovica montetaro, Blankaj Karpatoj
Rivero Olšava
Situo Nezdenice
 - alteco 245 m s. m.
 - koordinatoj 49° 01′ 00″ N 17° 45′ 08″ O / 49.01667 °N, 17.75222 °O / 49.01667; 17.75222 (mapo)
Katastro 8,34 km² (834 ha) Nezdenice
Loĝantaro 726 (2023)
Denseco 87,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1374
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 32
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592421
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nezdenice
Retpaĝo: www.nezdenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1374.

Memorindaĵoj redakti

  • Mineralakvo Nezdenice
  • Kastelo
  • Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka

Folkloro redakti

 
Kermesa marŝantaro, sinjoroj kun rajto

Same kiel en aliaj vilaĝoj en Moraia Slovakio ankaŭ en antaŭmilita Nezdanice ekzistis vico da kutimoj, kiuj pro sia ĉiujara tradicio buntigis la vivon de lokaj loĝantoj. Inter tiuj ĉi kutimoj, kiuj pase de la tempo, nur de kelkaj esceptoj, komenciĝis perdiĝi, apartenis ekzemple nupto en Nezdenice. Ĝi daŭris unu semajnon, dum kio oni kunvokis al ĝi duono de la vilaĝo. Estis kunvokitaj kuzoj kaj kuzinoj ĝis la tria genuo kaj por festenigi ilin oni aĉetis bovinon kaj mortigis porkon. Plu oni bakis kvanto de buĥtoj kaj nupta kuko, por kiu estis bezona faruno kiel por ses panbuloj. Por ekigi la kukojn oni kunvokis ĉiujn maljunajn mastrumantinojn, kiuj miksis la paston dancante kaj kantante. Formon por baki proprumis sole du familioj en la vilaĝo kaj ĝia enmeto en la fornon estis akompanata de granda ĝojkriado. Bakinte la kuko ornamiĝis kaj post nupta festeno oni transportadis ĝin de la fianĉino al la fianĉo. Lunde antaŭ la ceremonio la fianĉo sendis senditarojn al gekonatoj, por ke ili venu al la festeno, dum kio invitita muziko ludis jam de matenaj horoj. Marde estis daŭrigado ĉe la fianĉino kaj merkrede preparoj al transveturigado de vestoj. Ĵaŭde oni veturis la vestojn de la fianĉino al la fianĉo.[1]

Al pluaj pereintaj kutimoj apartenas solenoj de morta dimanĉo, dum kiu knabinoj ĝis dek kvin jaroj hakis en arbaro pinan arbeton, ornamis ĝin per sanktaj bildetoj kaj komune kun ĝi iradis domo de domo kantante tradiciajn kanterojn. La mastrumantinoj poste dotis la knabinojn plej ofte per ovoj, mono kaj pano.[1] Ankaŭ vespero en la sankta Nikolao okazis en absolute alia spirito ol kia estas kutima en la hodiaŭaj tagoj. Solenoj estis gajaj kaj laŭtaj. En marŝantaro kun muzika akompanantaro, krom la konata diablo kaj anĝelo, ĉeestis la morto, husaroj, kamenpurigistoj, ĉarlatanoj, ursoj, ĉasistoj, ekzekutistoj kaj aliaj.[2] Ankaŭ ĉiujara kermesa maskerada marŝantaro estis tre ŝanĝita. Devene adiaŭo kun la kermeso daŭris tri tagoj. Dimanĉe antaŭ patrolado de maskoj oni elektis junan kaj maljunan ĉefulon, kiuj reprezentis junularon de la vilaĝo zorgante pri tio, ke estu ordo en gastejo kaj la preĝejo. La patrolado de maskoj, inter kiuj ne mankis uniformita servisto, judo kaj komercisto, okazis lunde kaj marde 6 semajnoj antaŭ Pasko. Frunte de la marŝantaro, al kiu aliĝis ankaŭ knabinoj kaj knaboj el la tuta vilaĝo, paŝis popolkostumitaj junuloj kun rajto (tion hodiaŭ reprezentas ligna mano) kaj harmoniko. Oni haltis domo de domo, la junuloj enpaŝis en la ĉambron, kie ili kreis rondon kaj ekis en gajan dancon kun lignaj sabroj. Por la kolektita mono oni aranĝis muzikon. La ordon denove tenis la ĉefuloj kaj kiu ne obeis ilin, estis pagita pro la rajto.[1] Hodiaŭ la maskeradoj frunte kun muziko kaj popolkostumitaj sinjoroj trairadas tra la vilaĝo sole en ununura tago, do sabate. La loĝantojn bonvenigas la marŝantaron antaŭ siaj domoj kaj ili gastigas la gajan socion per slivovico, ili donas buĥtojn, kukojn, gracojn aŭ aliajn refreŝigaĵon. La vespera amuzo okazas sub patroneco de iu el lokaj societoj kaj ties parto estas tombolo kaj proklamado de la plej bona masko. Neapartigenbla tradicio, kiu estis forgesita kaj denove enpraktikigita en la jaro 1962, estas sepultigado de baso. La periodo de gajeco, amuzoj kaj nuptoj en la pasinteco finis marde vespere antaŭ cindra merkredo. Denove estis aranĝita muziko, dum kiu la junularo povis resti sole ĝis la naŭa horo, la resto de la amuzo ĝis noktomezo poste apartenis al edziĝintoj.[2]

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Panorama vido de la norda parto de ĉirkaŭaĵo de Nezdenice

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Informilo de Nezdenice – decembro de 1996, p. 11.
  2. 2,0 2,1 Informilo de Nezdenice – decembro de 1991, p. 8.