Nižný Žipov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Nižný Žipov (niĵnI Ĵipov), hungare Magyarizsép (madjariĵEp) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Situo redakti

Nižný Žipov situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Trebišov troviĝas 12 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1221 en formo "Isepu". Komence la kampoj apartenis al familio Izsépi (iĵEpi). En 1831 la loĝantoj partoprenis en ribelo ĥolero. En 1910 loĝis en Magyarizsép 1137 da homoj, (793 slovakoj, 342 hungaroj, 1 germano). Ĝis Traktato de Trianon Magyarizsép apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Nižný Žipov 1274 da homoj, (1222 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Magyarizsép naskiĝis hungara episkopo Pál Palásthy.

Eksteraj ligiloj redakti