Nigel Kennedy (naskiĝis la 28-an de decembro 1956 en Brighton, Anglio) konata simple kiel Kennedy kaj ankaŭ kiel "Bad Boy of Classical" ("Malbonulo de klasika muziko"), brita violonisto, lerninto de la fama Yehudi Menuhin, studento ĉe la Julliard School of Music en Novjorko.

Nigel Kennedy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1956 (1956-12-28) (67-jaraĝa)
en Brajtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Lernejo Juilliard • Yehudi Menuhin School
Okupo
Okupo violonisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo https://www.nigelkennedy.co.uk/
http://www.nigelkennedy.com
vdr
Nigel Kennedy

Komenco redakti

Vojon al la famo Kennedy ricevis (krom de la nedisputebla genio) pro komunaj koncertoj kun la brila violonisto Stephen Grappelli. Post kontrakto kun EMI kaj eldonaĵo en 1989 Kvar sezonoj de la jaro de Antonio Vivaldi, kiu estis nevenkebla sukceso de la historio de klasika muziko, dum 6 monatoj oni vendis 2 milionojn da ekzempleroj.

Kreado redakti

Kennedy kutime ludas Johann Sebastian Bach kaj Antonio Vivaldi sed ankoraŭ Jimi Hendrix kaj The Doors. Li ludas per la XVIII-jarcenta violono de Guarneri del Gesù kaj de Stradivarius (tiun ĉi violonon li ricevis de Dorotha Jeffries, kiu faris tion pere de testamento en kiu ŝi skribis ke post la fino de kariero li devos redoni ĝin al iu pli juna talenta violonisto. Kurioza ludmaniero - ofte dorse al la publiko kaj postpanka imago estas ĉefaj manieroj per kiuj oni povas distingi lin.

Krakovo kaj Pollando redakti

Nigel Kennedy estas nuntempe gasta direktoro de la Krakova Filharmonio, en kiu li ofte ludas. En 2002 li komencis gvidi polan ĉambran orkestron kaj en 2003 li eldonis kun la krakova grupo The Kroke Band diskon: East Meets East ("Oriento renkontas orienton") Li havas polan edzinon kies nomo estas Agnieszka.

Diskoj redakti

  • Nigel Kennedy Plays Jazz 1984
  • Salut d'Amour & other Elgar Favourites 1984
  • Elgar Violin Concerto in B minor, Op. 61 1984
  • Tchaikovsky - Violin Concerto in D major, Op. 35. Chausson - Poème for Violin and Orchestra 1986
  • Bartók: Sonata for Solo Violin . Duke Ellington: Mainly Black 1986
  • William Walton Viola Concerto / Violin Concerto 1987
  • Let Loose 1997
  • Bruch: Violin Concerto No.1 in G minor. Op. 26. Schubert: Rondo in A for violin and strings. Mendelssohn: Violin Concerto in E minor, Op. 64 1988
  • Sibelius Violin Concerto / Symphony Nr.5 1988
  • Antonio Vivaldi - The Four Seasons 1989
  • Johannes Brahms - Violin Concerto in D op. 77 1991
  • Sibelius: Violinkonzert. Tchaikovsky: Violinkonzert 1992
  • Ludwig van Beethoven: Violin Concerto. J.S. Bach: Preludio from Partita No. 3. J.S. Bach: Allegro Assai from Sonata No. 3 1992
  • Tchaikovsky Violin Concerto in D major, Op. 35. Tchaikovsky - Varriations On A Rococo Theme, Op.33 1993
  • Kafka 1996
  • Edward Elgar - Violin Concerto in B minor op. 61. Ralph Vaughan Williams - The Lark Ascending 1997
  • Kreizler 1998
  • The Kennedy Experience. Inspired by the music of Jimi Hendrix 1999
  • Classic Kennedy 1999
  • Duos For Violin & Cello 2000
  • The Doors Concerto. Greatest Hits 2000
  • Nigel Kennedy. Johann Sebastian Bach 2000
  • Greatest Hits 2002
  • East meets east - Nigel Kennedy and the Kroke Band 2003
  • Vivaldi - Nigel Kennedy. Berliner Philharmoniker 2003
  • Vivaldi II - Nigel Kennedy. Members of the Berliner Philharmoniker 2004

Eksteraj ligiloj redakti