Nikolao Gudskov

rusa esperantisto
(Alidirektita el Nikolaj Gudskov)

Nikolao GUDSKOV (ruse Николай Гудсков; naskiĝis la 12-an de novembro 1953 en Moskvo) estas aktiva rusia esperantisto, loĝanta en Moskvo. Esperantisto ekde 1982, aktiva ekde 1985. Biologo laŭ sia klero (scienca grado - kandidato de biologiaj sciencoj), Gudskov nun laboras kiel universitata instruisto pri historio de filozofio kaj konceptoj de la modernaj natursciencoj.

Nikolao Gudskov
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1953 (1953-11-12) (70-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantistoredaktoro • mensludisto
vdr

Kiel aktiva movadano Gudskov plurfoje estis elektata estrarano kaj prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU). Aktiva membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), ĉeforganizinto de la 74-a Kongreso de SAT en Moskvo en la jaro 2000.

De 1993 ĝis 1994 Gudskov laboris en la redakcio de la periodaĵo „Eventoj“ en Budapeŝto.

Membro de Akademio de Esperanto (elektoperiodo 2016-2025).[1]

Verkoj redakti

Li verkis multajn artikolojn, recenzojn kaj eseojn en esperantlingva gazetaro, ekzemple en „Esperanto“, „Monato“, „La Gazeto“ kaj „Sennacieca Revuo“, ankaŭ kelkajn librojn, i.a.:

Krome, li kompilis antologiojn:

Gudskov ankaŭ estas aŭtoro de ruslingva brosuro pri Esperanto:

kaj ankaŭ de vortaro, gramatiko kaj enciklopedieto pri Esperanto, aperintaj en la rusa lingvo en 2006 ĉe la eldonejo AST kadre de ties serio „Oriento-Okcidento“:

kaj de la ĉapitro "En Rusio – La 1-a mondmilito kiel preludo de la 2-a Rusa revolucio". En: Javier Alcalde kaj José Salguero (red.), Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito, Parizo, SAT-EFK, 2018. ISBN 978-2-918053-18-7.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti