Nitzan Horowitz

Nitzan Horowitz (hebree: ניצן הורוביץ; naskita la 24-an de februaro 1965) estas israela politikisto kaj la estro de la politika partio Meretz. Antaŭe li estis la ĉefa korespondanto kaj la komentisto de la israela televida kanalo Kanalo 2. Antaŭ labori por tiu kanalo, li servis du sinsekvajn fojojn en la Kneset (2009-2015) kiel reprezentanto de Meretz. En 2013, li kandidatiĝis por iĝi la urbestro de Tel-Avivo en lokaj balotadoj. Antaŭ esti elektita parlamentano en la Kneset, li estis la komentisto pri eksteraj aferoj, kaj la spertulo pri internaciaj aferoj de la informa sekcio de Kanalo 10, israela televida kanalo. Junie de 2019, Horowitz venkis en la interna balotado de Meretz kaj aktuale agas kiel la estro de tiu partio. La 13-an de junio 2021, li estiĝis ministro pri sano de Israelo[1].

Nitzan Horowitz
Nitzan Horowitz en 2012
Nitzan Horowitz en 2012
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1965
en Riŝon-Le-Ciono
Lingvoj anglafrancahebrea [#]
Loĝloko Tel-Avivo [#]
Ŝtataneco Israelo [#]
Alma mater eduka komplekso • Universitato je Tel-Avivo [#]
Partio Meretz
Profesio
Okupo Ĵurnalisto, politikisto kaj ministro pri sano de Israelo
Aktiva en JerusalemoParizoVaŝingtono [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Ministro pri sano
Dum 13-a de junio 2021
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Horowitz estas la unua homo malferme geja, kaj de la GLAT-komunumo pli ĝenerale, kiu estras politikan partion en Israelo[2].

Notoj kaj referencojRedakti

  1. "Who's who in Israel's new patchwork coalition government", Ynetnews, la 13-an de junio 2021
  2. "Israeli Journalist Nitzan Horowitz Elected Chairman of Left-wing Party Meretz", Haaretz, la 27-an de junio 2019