Nobelo

(Alidirektita el Nobelularo)

Nobelo estas homo, kiu pro sia familia deveno aŭ pro favoro de regnestro ricevis apartajn privilegiojn kaj kiu almenaŭ posedas honoran titolon, kiu distingas lin aŭ ŝin de la ceteraj regnanoj.

Origino de la nobela titolaro redakti

La vorto nobelo devenas de latina nobilis, kiu signifas "fama" kaj estis uzita por nomi homojn de nobelaj familioj (natus nobilis, "naskiĝinta fama"). La nunaj titoloj de nobelaro originas de antikva Romo. La tri ĉefaj titoloj romanaj kiuj disvastiĝis tra la eŭropaj kaj aziaj kortegoj estas: princeps (princo), dux (duko) kaj comes (grafo) - ili estis donita al personoj pro la gravaj militaj sukcesoj aŭ pro la fidela servo al la reganta familio.

Princeps, signifas "unua", estis uzita por la rangoj de civitanoj kaj senatanoj kaj indikas negravan rilaton kun la reĝa titolo - princo. Unua homo kiuj uzis titolon "princo" estis la imperiestro Oktavio Aŭgusto. Poste multaj romianoj uzis ĝin. Tiu titolo malaperis dum mezepoko, dum renesanco, italaj ŝtatestroj, multaj el ili, kiuj ne havis oficialajn nobelajn titolojn, reprenis la titolon "princeps".

Dux signifas "estro, komandanto, generalo", kutime estis aljuĝita al romanaj generaloj kaj provincestroj. Dum la fina antikvo kaj frua mezepoko, ĝi estas la ĉefa titolo de barbaraj tribestroj. Romiaj imperiestroj de okcidento kaj oriento, kiam perdis teritorion, fikcie, en traktatoj, "donis" la perditan teritorion al venkanta tribo kaj titolon de "duko" al tribestro. Tiel la venkanto estis, laŭ fikcia juro, "reprezentanto", de imperiestro en konkerita lando. Poste, Karolo la Granda nomis la estrojn de ĉefaj provincoj "dukoj".

Comes (grafo) estis donita al favoritoj de Romanaj imperiestroj kaj signifas "kuniranton, kompanjonon". La Romana nobelaro estis nomita patricioj, de la latina vorto pater (patro aŭ ĉefo de klano). Post la disfalo de Romana imperio (5-a jarcento), la romanaj titoloj estis forgesitaj. Reprenis ĝin la papo kaj Karolo la Granda en la 9-a jarcento por ministroj kaj sekretarioj. La Esperanta vorto devenas el la germana "Graf".

Krom tiuj "klasikaj" titoloj, Karolo la Granda kreis aliajn du: markizo kaj vicgrafo. Vicgrafo estis sekretario aŭ ministro en rango malalta ol grafo. Markizo estis la estro de duagradaj provincoj, markioj, apud landlimoj. Tre ofte markizoj en Karola imperio estas la samo ol "duko" de tiama bizanca imperio, t. e., barbara estro kiu faris traktaton kun imperiestro kaj estas "provincestro" pro fikcia juro.

Fine, barono, el la franka lingvo varon (viro), ne estis nobela titolo, sed signifis simple "libera homo". Sekve, ĉiuj kiuj ne estis sklavojservistoj estis "baronoj". Nur en malfrua mezepoko, kiam liberaj homoj estis maloftaj, "barono" iĝis nobela titolo.

Krom tiuj, estas "reĝo", el la latina rex, kaj "imperiestro", el la latina imperator, kiuj ne estas nobelaj titoloj, sed titoloj de ŝtatestroj.

Kelkaj landoj havas titolojn sub barono.

Reviviĝo de titoloj en Mezepoko redakti

Dum la erao de Karolo la Granda (8-9 jc), multaj tradicioj de romana imperio reviviĝis, inter ili la titoloj dux kaj comes (en la origina latina formo). Post la morto de Karlomano, ĝia imperio dividiĝis kaj fondiĝis du nacioj Franca kaj Germana. La latinaj titoloj estis adoptitaj en ambaŭ lingvoj. La sekva listo montras la adaptadon de nobela titolaro en Eŭropaj ĉeflingvoj de tiu tempo.

  • Latina - Princeps, Dux, Comes
  • Franca - Prince, Duc, Comte
  • Angla - Prince, Duke, Count (sed en Britio, Earl)
  • Hispana - Príncipe, Duque, Conde
  • Germana - Prinz, Herzog, Graf

En sekvaj jarcentoj aperis ankaŭ aliaj titoloj. Vidu la tabelon: Nobela titolaro.


Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri nobelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-26.