Nordia Rezista Movado

norda nazia movado kaj partio

La Nordia Rezista Movado (NRM; svede Nordiska motståndsrörelsen, akronime NMR, finne Pohjoismainen vastarintaliike, PVL; norvege Nordiske motstandsbevegelsen; NMB; dane Den nordiske modstandsbevægelse; islande Norræna mótstöðuhreyfingin) estas novnazia organizo kiu per revolucio volas "krei Nordian Nacisocialisman Respublikon konsistantan el la nordiaj landoj, nome Svedio, Finnlando, Norvegio, Danio, Islando kaj eventuale ankaŭ la baltaj landoj" [1] [2] [3]. La NRM estas referita kiel dekstrula terorista organizo kaj batalema novnazia grupo, kiu celas rasmilito kaj disvastigado de ĝia perforta ideologio [4][5].

Nordia Rezista Movado
emblemo
flago
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1997 vd
Lando(j) SvedioFinnlandoNorvegioIslandoDanio vd
Sidejo Grängesberg
Ideologio

NovnaziismoultranaciismoNordiismoEŭroposkeptikismoantikomunismoKontraŭcionismonaziismo

Fondinto(j) Klas Lund • Haakon Forwald vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizo estas konstruita sur klara hierarkio kaj disciplino [6]. La fondinto de la organizo, Claes Lund, ankaŭ estas konata pro esti ĉe la originoj de la sveda organizo " Blanka Arja Rezisto ". Ekde 2015, la nova gvidanto de la organizo estas Simon Lindberg [7].

Nuntempe la Nordia Rezista Movado estas reprezentita en Svedio, Finnlando [8][9], Norvegio [10] kaj Danio [11].

La politika ideologio de NRM estas naciisma, antisemita, kontraŭkapitalisma kaj kontraŭkomunisma.

La 14-an de junio 2024, Usona Departemento de Ŝtato nomis NRM kaj ties gvidantoj kiel Speciale Nomitaj Tutmondaj Teroristoj (angle Specially Designated Global Terrorists, SDGT) [12][13][14].

Referencoj

redakti
  1. Patriot.nu
  2. Ilia celo estas" establi Nordian Respublikon tra Norda Eŭropo per nordia milito de libereco".
  3. Nordiska motståndsrörelsen delade ut 500 000 flygblad. Arkivita el la originalo je 16 November 2020. Alirita 21 October 2020.
  4. Ankersen, Dag, "Terrorforskare: "NMR definitivt en terrorgrupp"", ETC, 4 May 2017. (svede)
  5. "Exklusiv intervju med första avhopparen från nazistgruppen Svenska motståndsrörelsen", Adaktusson's blogg. (svede)
  6. Våldsam politisk extremism
  7. Ny ledning för Nordiska motståndsrörelsen | Nordfront.se. www.nordfront.se. Arkivita el la originalo je 2018-06-23. Alirita 2018-06-22.
  8. Sök | svenska.yle.fi. Arkivita el la originalo je 2020-01-08. Alirita 2015-07-12.
  9. "Finnish court bans neo-Nazi group", Reuters, 30 November 2017.
  10. New report: Neo-Nazis in the North - Hate Speech International. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2020-03-07.
  11. "Nynazistisk forening forsøger at hverve medlemmer i Ribe", Jydske Vestkysten, 2018-03-18. Kontrolita 2020-03-07. (dane)
  12. Counter Terrorism Designations; West Bank-related Designation; Issuance of Amended Frequently Asked Questions. Office of Foreign Assets Control (14 June 2024).
  13. Terrorist Designations of Nordic Resistance Movement and Three Leaders. state.gov (14 June 2024). “Today, the Department of State is designating Nordic Resistance Movement (NRM) as a Specially Designated Global Terrorist (SDGT) pursuant to Executive Order (E.O.) 13224, as amended.”.
  14. . USA terrorstämplar nazistiska NMR (svede) (2024-06-14). Arkivita el la originalo je 2024-06-14. Alirita 2024-06-14.