Norio Taniguĉi (谷口 紀男, 27a de majo 1912 ─ 15a de novembro 1999) estis japana profesoro de la Scienca Universitato de Tokio. Li stampis la terminon "nanoteknologio" en 1974 por priskribi procezojn de duonkonduktoroj: «La "nanoteknologio" konsistas principe en la procezo de separado, plifirmigo, kaj deformado de materialoj fare de atomo aŭ de molekulo».[1]

Norio Taniguĉi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1912 (1912-05-27)
Morto 15-an de novembro 1999 (1999-11-15) (87-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Tokio
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

Taniguĉi ekesploris uzante abraziajn mekanismojn de mekanikigo de alta precizeco en materialoj kaj malmolaj kaj fragilaj. En la Scienca Universitato de Tokio, li estis pioniro en la aplikado de teknikoj per fasko de energio por la procezado de materialoj de alta precizeco; inter tiuj estis la elektra elŝarĝo, mikroondoj, fasko de elektronoj, fotonoj (lasero) kaj faskoj de jonoj.

Li studis la disvolvigon de teknikoj de mekanizado de 1940 ĝis komenco de 1970 kaj prave antaŭanoncis, ke, por fino de 1980, la teknikoj estos tiom evoluintaj ke oni povos atingi dimensian precizecon de pli ol 100 nm.[2]

Notoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2017-12-17 per la retarkivo Wayback Machine, Difino de nanoteknologio.
  2. Whatmore, R. W. (1a de Aŭgusto 2006). "Nanotechnology--what is it? Should we be worried?". Occupational Medicine. 56 (5): 295–299. doi:10.1093/occmed/kql050. "The first use of the term nanotechnology was by Norio Taniguchi who, in 1974, gave a talk describing how the dimensional accuracy with which we make things had improved over time [4,5]. He studied the developments in the machining techniques over the period from 1940 until the early 1970s and predicted (correctly) that by the late 1980s techniques would have evolved to a degree that dimensional accuracies of better than 100 nm would be achievable. He applied the term nanotechnology to this."