Nová Lesná, hungare Alsóerdőfalva [alŝOerdOfalva], germane Neuwalddorf estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Nová Lesná
hungare: Alsóerdőfalva, germane: Neuwalddorf, pole: Nowa Leśna
municipo
Nová Lesná
Blazono
Oficiala nomo: Nová Lesná
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Poprad
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Altaj Tatroj
Situo Nová Lesná
 - alteco 747 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 17″ N 20° 16′ 02″ O / 49.12139 °N, 20.26722 °O / 49.12139; 20.26722 (mapo)
Areo 4,16 km² (416 ha)
Loĝantaro 1 532 (31.12.2011)
Denseco 368,27 loĝ./km²
Unua skribmencio 1315
Plej facila aliro al Dolný Smokovec
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 86
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj PP
NUTS 523763
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Vikimedia Komunejo: Nová Lesná
Retpaĝo: www.novalesna.sk
Portalo pri Slovakio
Panoramo de Nová Lesná

Situo redakti

Nová Lesná situas laŭ traira flankovojo (ĉefvojo estas proksime), laŭ fervojo Vysoké Tatry-Poprad. La lasta urbo troviĝas je 8 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam antaŭ la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1315 en latina formo "villa Menhardi", poste en 1405 ankaŭ en hungara formo "Erdeufalwa alias Menardwaldorf". En 1787 402 vilaĝanoj loĝis en 66 domoj, en 1828 546 vilaĝanoj loĝis en 76 domoj. Ĝis 1892 la oficiala hungara loknomo estis Újleszna, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóerdőfalva 452 homoj, (germanoj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Nová Lesná 1435 homoj, (1325 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Alsóleszna naskiĝis hungara pastro kaj meteologo Kabos Hegyfoky.