Novosad
Bazaj informoj redakti
Novosad, hungare Bodzásújlak estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
- Areo: 15 km²
- Supermara alteco: 123 m
- Loĝantaro: 1030
- Poŝtkodo: 076 02
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo redakti
Novosad situas en valo de Ondava, laŭ flankovojoj. Trebišov troviĝas 12 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1318 en formo "Vylok". La loĝantoj partoprenis en ribelo ĥolero de 1831. Komence de la 20-a jarcento multaj elmigris al Ameriko. En 1910 loĝis en Bodzásújlak 1035 da homoj, (622 slovakoj, 404 hungaroj, 8 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Bodzásújlak apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Bodzásújlak rehungariĝis laŭ unua Viena Arbitracio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Novosad 988 da homoj, (951 slovakoj, 9 ciganoj, 6 hungaroj, 4 ĉeĥoj, 2 ukrainoj).
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En la iama Bodzásújlak naskiĝis hungara teologo János Somosi.