Oľšavica (hungare Nagyolsva [nadjolŝva], germane OlschauOlschawitz [olŝavic]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankoraŭ vilaĝeto apartenas al la municipo.

Oľšavica
hungare: Nagyolsva, germane: Olschawitz
municipo
Oficiala nomo: Oľšavica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Levoča
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Levočské vrchy
Situo Oľšavica
 - alteco 776 m s. m.
 - koordinatoj 49° 04′ 58″ N 20° 45′ 08″ O / 49.08278 °N, 20.75222 °O / 49.08278; 20.75222 (mapo)
Areo 17,61 km² (1 761 ha)
Loĝantaro 291 (31.12.2011)
Denseco 16,52 loĝ./km²
Unua skribmencio 1308
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 053 73
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj LE
NUTS 543420
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Oľšavica (Levoča)
Retpaĝo: www.olsavica.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Oľšavica situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Levoča troviĝas je 14 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1308. En la 16-a jarcento alvenintaj rutenoj faris pli granda la vilaĝon. En 1787 620 vilaĝanoj loĝis en 78 domoj, en 1828 766 vilaĝanoj en 105 domoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Ĝis 1902 la oficiala hungara loknomo estis Olsavica, poste ĝi ricevis pli hungarecan nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyolsva 718 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišské Podhradie, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Oľšavica 327 homoj, (313 slovakoj, 13 rutenoj).

Vidindaĵoj redakti