ONV KURUP [malajale: ഒ.എൻ.വി. കുറുപ്പ്], ofte simple konata kiel ONV (naskiĝis la 27-an de majo 1931, mortis la 13-an de februaro 2016) estis malajala poeto kaj lirikisto de Keralo, Barato. Li verkis 22 poemarojn kaj 900 filmkantojn por 232 filmoj, krom pluraj kantoj por teatraĵoj kaj albumoj.[1] Liaj temoj plejparte traktis la vivojn kaj esperojn de la malriĉularo. Inter la multaj premioj kiujn li gajnis estis la Padma Shri (1998), kaj la Padma Vibhushan (2011), la kvara kaj respektive dua plej altaj premioj civilaj de la barata registaro. Inter liaj internaciaj premioj estis en 2015 la Medalo Puŝkin. En 2007, li gajnis la prestiĝan belartan premion baratan, Gjanpith.

O N V Kurup, ONV
ONV Kurup
ONV Kurup
Persona informo
ഒ.എൻ.വി. കുറുപ്പ്
Naskiĝo 27-an de majo 1931
en Chavara, Travancore Travancore
Morto 13-an de februaro 2016
en Thiruvananthapuram, Keralo, Barato
Mortis per spirhalto vd
Nacieco baratano
Lingvoj malajala vd
Loĝloko Thiruvananthapuram, Keralo, Barato
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Keralo • Sree Narayana College, Kollam • University College Thiruvananthapuram vd
Subskribo O. N. V. Kurup
Profesio
Okupo verkisto, poeto, muzikisto, profesoro
Verkado
Ĝenroj realismo, romantikismo
Verkoj Agni Shalabhangal, Aksharam, Uppu, Bhoomikkoru Charamageetham, Ujjayini, Swayamvaram
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ottaplakkal Neelakandan Velu KURUP (lia plena nomo) naskiĝis en la marborda vilaĝo de Chavara en Keralo. Lia patro mortis kiam li estis okjara. Li bakalaŭriĝis pri la ekonomiko, kaj studis la malajalan literaturon por magistra diplomo. Poste, li instruis la literaturon en pluraj kolegioj en Keralo, kaj emeritiĝis en 1986. Li mortis en Thiruvananthapuram, 84 jara.

Politike, li restis dumviva maldekstrulo. Li estis aktiva unue en la studenta sindikato. Poste, lia verkaro montris grandan simpation por la malriĉularo. En la 1950-aj jaroj, li verkis la kantojn por la ege populara dramo Ningalenne Communistakki (Vi igis min komunisto). En intervjuo kelkajn semajnojn antaŭ sia morto, li diris,

Mia legado de mallongigita formo de la Ramajano instruis al mi, ke la poezio devas konsoli la suferantojn. Mia muzo ĉiam estis la torturitaj kaj la forlasitaj, la subpremitaj kaj la senposedigitaj. Miaj vizitoj al multaj landoj, kaj en la Oriento kaj la Okcidento, konfirmis la kredon, ke ĉie samas la homoj. Senkonsidere de la haŭtkoloro, nacieco kaj religio, la koloro de la sango estas ruĝa kaj ritmo de la korbato estas la sama.[2]

Jam en 1946 aperis lia unua poemo. La unua poemaro aperis en 1949. Sed jam de la 1950aj jaroj estis paralela kariero en la malajala filmindustrio. Same kiel samtempuloj alilingvaj -- ekzemple Kannadasa en la tamila kaj Majrooh Sultanpuri kaj Kaifi Azmi en la hindia-urdua -- ankaŭ ONV iĝis tre sukcesa lirikisto. Li gajnis 19 premiojn en tiu kampo.[3]

Referencoj redakti