Burgistein

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Oberschönegg BE)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Burgistein (stacidomo).


Burgistein estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1034 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Burgistein
Blazono de Burgistein
Blazono de Burgistein
Blazono de Burgistein
Kastelo Burgistein
Kastelo Burgistein
Kastelo Burgistein
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 47′ 13″ N 7° 30′ 13″ O / 46.78694 °N, 7.50361 °O / 46.78694; 7.50361 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 13″ N 7° 30′ 13″ O / 46.78694 °N, 7.50361 °O / 46.78694; 7.50361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1034
Areo 7,53 km²
Alteco 763 m super marnivelo
Poŝtkodo 3664
Komunumkodo 0863
Mapo de Burgistein
Mapo de Burgistein
Mapo de Burgistein
vdr

Geografio redakti

Burgistein situas en la Svisaj Antaŭalpoj okcidente de la valo de Aro en la valo de la rivero Gürbe, kiu fluas meze tra la komunumo kaj senakvigas la komunuman teritorion, proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la vilaĝo Burgistein kaj la vilaĝetoj kaj setlejoj Aebnit (sur alteco de 709 m s.m.), Burgiwil (sur alteco de 575 m s.m.), Elbschen (sur alteco de 774 m s.m.), Grossmatt (sur alteco de 580 m s.m.), Oberschönegg (sur alteco de 783 m s.m.), Niederschönegg (sur alteco de 740 m s.m.), Pfandersmatt (sur alteco de 567 m s.m.), Station Burgistein (sur alteco de 567 m s.m. ĉirkaŭ la stacidomo Burgistein-Wattenwil), kaj Weierboden (sur alteco de 763 m s.m.).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,53 km², de kiuj 13,0% estas kovritaj de arbaro, 76,1% servas por agrikulturo kaj 9,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Burgistein limas en nordo al Lohnstorf, en nordnordoriento al Kirchdorf, en nordoriento al Noflen, en oriento al Seftigen, en sudoriento al Gurzelen, en sudo al Wattenwil, kaj en okcidento al Riggisberg.

Trafiko redakti

En oriento tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun, de kiu en Station Burgistein disbranĉiĝas konekta vojo al la vojo n-ro 230 al Wimmis. Tra la vilaĝo Burgistein mem pasas la vojo nr-o 230 de Riggisberg al Wimmis. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas norde de Thun en distanco de proksimume 7 kilometroj sudoriente de la komunumo. En Station Burgistein situas stacidomo Burgistein-Wattenwil de la trajnlinio de Belp al Thun. La cetera parto de la komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio de Wattenwil al Riggisberg, kiu tamen trafikas nur de lundo ĝis vendredo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Burgistein datiĝas el la jaro 1266 kiel Burgstein. En Burgiwil kaj Grossmatt estis trovitaj objektoj el la neolitiko kaj en Standhubel romiaj moneroj. Sur la monteto Bühlhölzli troviĝa terremparo el la frua mezepoko kaj la ruino de la Blankenburgo, kiu estis forlasita en la 14-a jarcento. Jordano la 1-a de Thun kompletigis siajn disajn havaĵojn per aĉeto kaj interŝanĝo kun la Monaĥejo Interlaken al senjorujo, konstruis la burgon Burgistein kaj donis al si en la jaro 1266 la nomon de Burgistein. En la jaro 1340 Berno okaze de la Milito de Laupen en punago detruis la burgon, kiu poste estis rekonstruita. Post pluraj posedŝanĝoj la senjorujo fariĝis havaĵo de la posta urbestro Jakobo de Wattenwyl kaj en la jaro 1717 de la familio de Graffenried, kies havaĵo la kastelo estas ankoraŭ hodiaŭ. Post la fino de la Helveta Revolucio en la jaro 1803 Burgistein estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Thun.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti