Observatorioj Tenagra

(Alidirektita el Observatorio Tenagra)

La Observatorioj Tenagra, kreitaj de la usona amatora astronomo Michael Schwartz, formas reton da astronomiaj observatorioj disdonitaj en diversaj partoj de la mondo. La teleskopoj ekspluatitaj de observantoj estas plene aŭtomatigitaj kaj administrataj per lupreno far de la uzantoj kiuj ekspluatas horojn da observado tra Interreto.

Observatorioj Tenagra
internacia organizaĵosteloobservatorio
Geografia situo 43° 42′ 22″ N, 122° 58′ 44″ U (mapo)43.706081-122.978868Koordinatoj: 43° 42′ 22″ N, 122° 58′ 44″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Cottage Grove
Observatorioj Tenagra (Usono)
Observatorioj Tenagra (Usono)
DEC
Observatorioj Tenagra
Observatorioj Tenagra
Map
Observatorioj Tenagra
Retejo Oficiala retejo
vdr
Asteroidoj malkovritaj : 112, el kiuj
48047 Houghten 22-a de februaro 2001 Tenagra II
51430 Ireneclaire 20-a de marto 2001
52057 Clarkhowell 15-a de aŭgusto 2002
65213 Peterhobbs 12-a de marto 2002
70401 Davidbishop 13-a de septembro 1999 Tenagra I
72993 Hannahlivsey 15-a de marto 2002 Tenagra II
77971 Donnolo 7-a de majo 2002
149968 Trondal 11-a de oktobro 2005

La reto iom post iom pilgrandiĝis dum jaroj. Komence, estis du instalaĵoj en Usono, unu en Cottage Grove (Oregono), kiu malfermiĝis en 1999, kaj unu en Nogales (Arizono) inaŭgurita en 2000. Poste, aliaj observaj stacioj estis aldonitaj en Norvegio kaj Aŭstralio.

Ilia MPC kodo estas 848 por la observatorio Tenagra I (Cottage Grove) kaj 926 por la observatorio Tenagra II (Nogales).[1].

La nomo Tenagra referas al fikcia insulo, kiu aperas en epizodo de " Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio ", kie du malamikoj lernas vivi kune.

La observantoj, kiuj uzis la reton estas kreditataj far'de Minor Planet Center de la malkovro aǔ kunmalkovro de 112 asteroidoj inter 1999 kaj 2013[2] sub la nomoj " Tenagra " aŭ " Tenagra II ".

De tiam, la observatorio malkovris multenombrajn supernovaojn, variantan stelon, gamo-radian ekbrilon kaj kometoj, inter kiuj P/2012 TK8 Tenagra, C/2013 C2 Tenagra, P/2013 EW90 Tenagra, C/2013 G9 Tenagra kaj C/2014 F2 Tenagra.

La asteroido 155142 Tenagra estis nomita laŭ la reto da observatorioj kaj laŭ la fikcia insulo de Star Trek.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatoires Tenagra en la franca Vikipedio.