Observatorio en Prescott

Observatorio en Prescott (Arizono, Usono)
(Alidirektita el Observatorio de Prescott)

La Observatorio en Prescott estas astronomia observatorio fondita en 1994 en Prescott (Arizono, Usono) fare de la italdevena usona amatora astronomo Paul G. Comba (19262017), kiu uzis ĝin private inter 1995 kaj 2001. En 2011 ĝin aĉetis Matt Francis,[1] kiu ekde tiam mastrumas kaj funkciigas ĝin. Ĝia MPC kodo estas 684.[2].

Observatorio en Prescott
Observatorio
Oficiala nomo: Prescott Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Prescott (Arizono)
Supermara alteco 1 794 m s. m.
Koordinatoj 34° 30′ 46″ N 112° 29′ 26″ U / 34.51278 °N, 112.49056 °U / 34.51278; -112.49056 (mapo)
Estiĝo 1994
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: http://prescottobservatory.org/

Ĝiaj ĉefaj instrumentoj estas du teleskopoj: unu 18-cola (45 cm) kaj la alia 10-cola (25 cm). Krome, tie estis instalitaj suna teleskopo Lunt 152 kaj "nano-laboratorio" kun skana elektrona mikroskopo.

La Observatorio en Prescott plenumas kaj observojn pri asteroidoj, kaj agadojn de scienca popularigo por lernantoj kaj studentoj. Ĝi estas aktiva kontribuanto de la interreta organizaĵo SLOOH, kiu estas unuaranga interret-elsenda realtempa organizaĵo pri ĉielaj eventoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti