Paul G. Comba

usona astronomo

Paul G. COMBA (naskiĝis en 1926, mortis la 5-an de aprilo 2017) estis ital-devena amatora astronomo kaj matematikisto, kiu profesie laboris en Usono.

Paul G. Comba
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1926 (1926-03-06)
en Tunizo
Morto 5-an de aprilo 2017 (2017-04-05) (91-jaraĝa)
Lingvoj itala
Ŝtataneco UsonoItalio
Alma mater Kalifornia Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo astronomokomputosciencisto • matematikisto
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Li naskiĝis en Tunizio, kie lia patro laboris, kaj tre juna iris en Italion. Li ĉiam interesiĝis pri astronomio: unu amiko de liaj gepatroj estis astronomo, kiu kuraĝigis lin en lia intereso.

Li iris al Usono en 1946 je la aĝo de 20 jaroj kun stipendio por la Kalifornia Instituto de Teknologio, en kiu li doktoriĝis pri matematiko en 1951. Post sia lernado, li instruis en la Universitato de Havajo ĝis 1960, kiam li estis dungita ĉe IBM kiel komputisto. Li estas konata, interalie, pro la "Multipliko de Comba",[1] algoritmo por komputiloj bazita sur la "longa multipliko" per krajono sur papero.

Post sia emeritiĝo, li revenis al astronomio. Li fakiĝis en asteroidoj kaj, laŭ la Minor Planet Center, inter 1995 kaj 2003 (ĝisdata 27-a de februaro 2013) malkovris 650 numeritajn asteroidojn[2].

Li konstruis sian privatan Observatorion en Prescott (Arizono).

Malkovroj redakti

Honoroj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti